El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hongkonga junulino kun sia kafejo en Fuzhou

| 2016-05-10
Bookmark and Share

 

    En la fama strato "Tri Irejoj kaj Sep Stratetoj" en Fuzhou troviĝas kafejo nomata "30ml Coffee", kie ne vidiĝas brilaj dekoraĵoj, sed nur aŭdiĝas belaj kantoj en la angla kaj aromas riĉa kafo.

 

    Zhao Danni, kunmastrumantino de la kafejo, estas junulino naskita en la 1990-aj jaroj kaj venis de Hongkongo. Antaŭ 3 jaroj ŝi eksiĝis de la laboro en komerca kompanio, forlasis siajn gepatrojn hejme kaj sola venis al Fuzhou, por realigi sian revon pri kafo. Ŝi sin mem taksas memfida, optimisma kaj firmvola.

 

    La 26-jara junulino Zhao naskiĝis en Hongkongo kaj enmigris al Kanado kun la gepatroj en sia aĝo de 10 jaroj. En 2013, Zhao revenis al la urbo Fuzhou de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio. En tiu tempo ŝi vizitis ĉiujn kafejojn de Fuzhou, el kiuj "30ml Coffee" plej plaĉis al ŝi. Zhao ne nur fariĝis ofta kliento de la kafejo, sed ankaŭ komerca partnero de ĝia posedanto.

 

    Dum la posedanto havas multe da spertoj en la kampo de kafo, Zhao kun siaj viv-spertoj eksterlande bone orientiĝas pri merkatiko kaj servo-liverado. Zhao diris, ke kvankam ŝi havas malsimilan kreskan medion kaj malsaman kulturon al tiujn de la posedanto, ŝi povas kune penadi kun li. La du sukcese plivigligas la kafejon dank' al siaj personecoj, kiuj kompletigas unu la alian.

 

    Nun, ilia ordinara kafejo kun siaj branĉoj jam kovris komercan distrikton en la urbocentro, la straton "Tri Irejoj kaj Sep Stratetoj" kaj la okcidentan lagon, kie troviĝas riĉa kultura atmosfero. Zhao diris, ke ŝi estas feliĉa kaj fiera, vidante la prosperon en sia kariero.

 

    "Antaŭe mi vizitis tiun ĉi urbon por viziti miajn geavojn. Okazis intertempe grandaj ŝanĝoj en Fuzhou, kiu multe progresis kompare kun dek jaroj antaŭe," diris Zhao. Bonŝance, ŝi estas en bona tempo. Interkruciĝas nun ĉi tie diversaj ŝtatnivelaj strategioj, kiaj liberkomerca zono en Fuzhou, centra urbo de la kerna zono de la Mara Itinero de la Silka Vojo en la 21-a Jarcento, kaj la nova zono de Fuzhou. Pli kaj pli multaj junuloj venas en la urbon kaj elprovas talenton ĉi tie por realigi sian revon. Krome, pli da kunlaboroj inter Hongkongo kaj Fuzhou povos havigi al ili pli grandan spacon kaj pli multe da ŝancoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments