El Popola Ĉinio>头条新闻>

Julian Assange ricevis katidon kiel donacon

| 2016-05-11
Bookmark and Share

 

    La brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke Julian Assange, la fondinto de Vikiliko, ricevis dumonatan katon kiel donacon el sia infano. Ĝi akompanos lin pasigi la kvaran jaron de rifuĝo en la ekvadora ambasadorejo en Britio.

 

    La nomo de la katino, ido de eŭropaj sovaĝ-katoj, estos elektita de la publiko kaj malkaŝita en la venonta monato. Dum la plejparto de tago ĝi dormas en granda ĉapelo, kaj vespere ĝi "patrolas" en la ambasadorejo. La konto de socia amaskomunikilo kun la nomo "ambasadoreja kato" publikigos informojn pri la ĉiutaga vivo de la kato.

 

    La 9an de majo laŭ loka tempo la kato atingis la novan hejmon. En Twitter la kato kviete kuŝas sur la brusto de Assange, kaj Assange subtenas ŝian kapon per mentono. La teksto skribas: Nova hejmo! Mi alvenas.

 

    En februaro laborgrupo pri arbitra reteno, homrajta institucio de UN, konsideris, ke la aresto de Assange fare de Svedio estas arbitra kaj atencas liajn rajtojn, kaj li rajtas postuli kompenson de Svedio. Iuj mediatoj antaŭdiris, ke tio signifas, ke la malluma vivo de Assange finiĝos. Tamen la apero de la kato signas, ke Assange plu loĝos en la ekvadora ambasadorejo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments