El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio avertis Usonon pri montrado de fortoj en Suda Ĉina Maro

| 2016-05-12
Bookmark and Share

    La 10-an de majo Ĉinio esprimis "rezolutan oponon" kontraŭ la patrolado de usona militŝipo en la Suda Ĉina Maro proksime al la rifo Yongshu de la insularo Nansha.

 

    Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke marde la usona aviadilŝipo William P. Lawrence kontraŭleĝe eniris ĉinajn akvojn proksimajn al la insuloj sen la permeso de la ĉina registaro, kaj la militŝipo estis kontrolata, spurita kaj avertita.

 


Usona militŝipo veturas sur la Suda Ĉina Maro
 

    Laŭ komunikaĵo publikigita de la Ministerio de Defendo marde posttagmeze, du batalaviadiloj J-11 kaj mararmea patrol-aviadilo Y-8 flugis super la akvojn por patrolado. Misil-ekipita destrojero kaj fregato identigis la usonan militŝipon, avertis kaj forpelis ĝin.

 

    Laŭ raporto, Bill Urban, la proparolanto de la usona Departemento de Defendo, diris, ke la operaco por libereco de navigacio estis rekta defio al "troaj maraj postuloj de kelkaj pretendantoj en la Suda Ĉina Maro".

 

    Lu diris, ke la ago de Usono tretas la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, endanĝerigas la sekurecon de homoj kaj servoj sur la rifo kaj malutilas al regionaj paco kaj stabileco. Li aldonis, ke Ĉinio forte oponas tian agadon de Usono kaj prenos pluajn rimedojn por defendi siajn suverenecon kaj sekurecon. Ĉinio kaj aliaj marbordaj ŝtatoj de la Suda Ĉina Maro ĉiam kunlaboris por konservi liberecon de navigado kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro dum longa tempo. Fakte, libereco de navigacio kaj traflugo neniam estis problemoj.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments