Suda Ĉina Maro>Vero pri la Suda Ĉina Maro>

Fu Ying: Kiel evoluis la streĉita situacio de Suda Ĉina Maro

| 2016-05-12
Bookmark and Share

 

    La 10-an de majo la usona reta gazeto The National Interest publikigis la artikolon "La Kaŭzo de la Disputo pri Nansha-insularo kaj la Streĉita Situacio en la Suda Ĉina Maro" verkitan de Fu Ying, direktoro-komitatano de la Komitato por Eksterlandaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, ĉefa specialisto de la cerbaro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj pri tutgloba strategio, speciale invitita vicprezidanto de la Ĉina Internacia Ekonomia Interŝanĝa Centro, kaj Wu Shicun, direktoro de la Ĉina Instituto pri Situacio de la Suda Ĉina Maro.

 

    Fu Ying montris, ke la situacio de la Suda Ĉina Maro streĉiĝas ekde 2009, speciale ekde 2012. Kiel evoluis la problemo pri la Suda Ĉina Maro en la paca kaj disvolva epoko post vigla disvolvado de la kunlaboroj en orient-azia regiono? Kio okazis? Jen ni prezentas al vi parton de tiu artikolo por konigi tiun aferon.

 

    Konkuroj dum la malvarma milito

 

    Ekde la mezo de la 1950-aj jaroj Filipinoj kaj tiama Sud-Vjetnamio komencis agojn sur Nansha-Insularo. Pli grandskala invado kaj okupo okazis en la 70-80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tiuj landoj ankaŭ oficiale prezentis siajn petojn pri suvenereco ĉe Nansha-insularo kaj postulojn pri rajto kaj interesoj sur marareoj ĉirkaŭ Nansha-insularo per ellaboro de leĝo pri maro, publikigo de politika deklaracio kaj aliaj manieroj.

 

    Dum tiu periodo Usono montris sian starpunkton agnoski la suverenecon de Ĉinio ĉe Nansha-insularo per diplomatia konsultado, peto de mezurado, komunikado de plano pri navigado kaj flugado kaj aliaj manieroj. Taiwan-a instanco iam akceptis usonajn militistojn sur insulo de Nansha-insularo. Dum la sama periodo konfirmis la suverenecon de Ĉinio ĉe Nansha-insularo ankaŭ usonaj publikaĵoj, ekz. Columbia Lippincott Gazetteer of the World (1961), Worldmark Encyclopedia of the Nations (1963), kaj Constitutions of the Countries of the World (1971).

 

    Post la streĉita situacio de la Suda Ĉina Maro

 

    En aprilo 2012, la evento ĉe Huangyan-insulo rompis la plej malaltan limon de ĉinaj politiko kaj pacienco. Huangyan-insulo apartenas al Zhongsha-insularo de Ĉinio. Oriente de ĝi estas Filipin-insularo disigita de la Manila Tranĉeo. La Pariza Traktato inter Usono kaj Hispanio subskribita en 1898, la Vaŝingtona Traktato inter Usono kaj Hispanio en 1900 kaj la Traktato inter Britio kaj Usono en 1930 klare difinas, ke la okcidenta limo de filipina teritorio estas ĉe 118° E. Huangyan-insulo troviĝas ekster la limo. Ĝis la 1990-aj jaroj en la filipinaj mapoj Huangyan-insulo estas markita ekster la lando.

 

    En la 22-a de januaro 2013 Filipinoj oficiale prezentis peton por arbitracii Ĉinion al la Tribunalo de UN pri Mara Juro. Pro tio la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio multfoje publikigis deklarojn por montri, ke Filipinoj kaj la arbitracia tribunalo ignoris la kazon, kies esenco estas problemoj pri teritoria suvereneco kaj divido de maroj, malice evitis la ekskluzivan deklaron de Ĉinio faritan laŭ la difino de la artikolo 298 de la "Traktato de UN pri Mara Juro", kaj emfazis, ke Ĉinio "ne konfesos kaj ne partoprenos".

 

    Evidente, Ĉinio tenas tute nean starpunkton pri la arbitracio petita de Filipinoj. Filipinoj pretendis, ke ĝi petis arbitracion pro tio, ke la interkonsiliĝo kaj intertraktado inter ambaŭ landoj estiĝas sensolva. Fakto estas, ke Filipinoj ĉiam rifuzis dialogon kaj traktadon kun Ĉinio post la evento sur Huangyan-insulo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments