El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ĉinio: La unua virtuala sperthalo pri arkeologio en la mondo ekfunkiis

| 2016-05-16
Bookmark and Share

    La 15-an de majo senpage malfermiĝis al la publiko novigita virtuala sperthalo pri arkeologio en Chengdu de la provinco Sichuan, Ĉinio. La sperthalo estas la unua arkeologia spertejo kun virtualaj teknikoj en la mondo. Ĝin starigis la Sichuan-a Esplora Instituto pri Kulturaj Relikvoj kaj Arkeologio.

 


Projekciiloj kreas "mergan sperton" (per tridimensia sceno forgesigas homojn pri vera ĉirkaŭaĵo). Tio estas la unua fojo por Ĉinio utiligi tian teknikon en la kampo de muzeoj.
 

    La sperthalo komputile utiligas teknikojn virtualajn por krei tridimensiajn scenojn por vizitantoj. Ĝia totala areo estas 280 kvadrataj metroj, kaj la sperteblaj programeroj inkludas rebonigon de antikvaĵoj, filmetojn pri arkeologio, viziton al antikva tombo reproduktita per tridimensia tekniko, ludon pri trezor-serĉado, provon uzi ŝtonan fajrilon kaj aliajn.

 

    La novigo perfekte kunfandigas modernajn teknikojn kaj arkeologion. Oni aldonis novan enhavon de antikva tombo kaj surkrutaĵa ŝtongravuraĵo en la tridimensia formo. La virtuala "spactempa pordo" sentigas al vizitantoj trapasi tempon kaj distancon. Kaj la aparatoj de virtuala realigo (VR-tekniko) helpas homojn trarigardi ekspozicion pri urĝe protektataj antikvaĵoj de la provinco nur en malvasta loko. Oni ankaŭ aldonis ludojn pri ordigo, serĉado kaj rebonigo de antikvaĵoj por ke la vizitantoj propramane tuŝu la ĉarmon de la arkeologio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments