El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kuraĝigas entreprenadon de universitataj studentoj

| 2016-05-16
Bookmark and Share


La entreprenada projekto de la studentoj de Hainan-a Universitato ricevis la oran premion de la Tutlanda Konkurso de Entreprenado de Universitataj Studentoj 2014.
 

    Ĝis nun en la tuta lando jam 20 provincoj lanĉis reform-planojn por kuraĝigi entreprenadon de universitataj studentoj. La planoj subtenas flekseblan edukadon kaj permesas, ke studentoj povu paŭzi studadon por entreprenado.

 

    Guangxi: Studentoj povas plilongigi la daŭron de la studado al 5 jarojn

 

    Laŭ la plano proponita de Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono studentoj, kiuj starigas entreprenadon, povos havi paŭzon en la studado kaj plilongigi la daŭron de studado al 2 ĝis 5 jaroj. La entreprenado estas konsiderata kiel praktika edukado. Da Wei, la duajarulo de la Universitato Baise en Guangxi, en sia universitato starigis surretan kompanion por fari negocon de agrikulturaĵoj. Li opinias, ke paŭzo de studado por entreprenado povas helpi lin koncentriĝi pri iu afero kaj pli bone ĝin plenumi. Da Wei diris: "Necesas multe da tempo por fari studadon kaj ankaŭ entreprenadon. Por bone plenumi tiujn du aferojn plilongigi la daŭron de la studado estas tre bonvena ideo. La plano estas bona por nia disvolviĝo."

 

    Aliaj lokoj: konservi la studentan statuson por 8 jarojn kaj malfermi kursojn pri entreprenado

 

    Nun jam 20 provincoj kaj municipoj inkluzive de Guangxi, Pekino, Ŝanhajo, Fujian, Guizhou kaj Interna Mongolio lanĉis siajn reform-planojn por edukado pri novigo kaj entreprenado en universitatoj. El tiuj provincoj, Guangxi, Heilongjiang kaj Fujian precizigis, ke la daŭro de la studado estu inter 2 jaroj kaj 8 jaroj. La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la proponon, ke oni malfermu kursojn devigajn kaj fakultativajn pri entrepreado nome esplor-metodo, avangardaj esploroj, entreprenada fundamento kaj ankaŭ profesia orientado pri dungiĝo kaj entreprenado.

 

    Chu Zhaohui, esploristo de la Ĉina Instituto de Edukaj Sciencoj, diris, ke tiuj planoj liveras subtenon kaj garantion en diversaj aspektoj al la studentoj, tamen la kerna problemo estas kiel plikapabligi la studentojn en kreiveco kaj entreprenado.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments