El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej granda nombro da eksterlandaj turistoj al Ĉinio venis de la Korea Respubliko en 2015

| 2016-05-17
Bookmark and Share

 

    Turistoj multiĝis je 4% en 2015

 

    Laŭ la statistiko de la Ĉina Turisma Administracio (ĈTA), en 2015 Ĉinio akceptis turistojn je 133 milionojn da homfojoj, kaj la nombro altiĝis je 4% kompare kun tiu en la jaro 2014. Estas la unua fojo en la pasintaj 3 jaroj, ke denove kreskas la nombro de turistoj al Ĉinio. De la Korea Respubliko venis la plej granda nombro da eksterlandaj turistoj al Ĉinio. Kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro, la koreaj turistoj trioble multiĝis, kaj la japanaj turistoj duoble multiĝis.

 

    Oni preferas vojaĝi per grandrapida trajno

 

    Evidentiĝis, ke fremdlandaj turistoj pli kaj pli preferas vojaĝi per grandrapidaj trajnoj en Ĉinio. La nombro altiĝis de 18.8% (lastjare) al 39.2% (ĉi-jare). Oni diris, ke pro la granda progreso atingita de la ĉinaj fervojoj, fremdlandaj turistoj povas havi novajn spertojn en la vagonaro, kaj ili volas elekti tian manieron por vidi pli da pejzaĝoj veturante sur la tersurfaco.

 

    Famiĝas la kulturaj vidindaĵoj

 

    Turistoj ege interesiĝas pri la vidindaĵoj historiaj kaj kulturaj: ekzemple, la Granda Muro, la Somera Palaco en Pekino, la Imperiestra Palaco de Pekino, la Argilaj Figuroj de Soldatoj kaj Ĉevaloj, la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, la okcidenta strato de Yangshuo de Guangxi-provinco aŭ la strato Waitan de Ŝanhajo...ĉiuj estas konataj de fremdlandaj turistoj pro la apartaj historieco kaj kultureco.

 

    Grandan atenton ricevas la urboj laŭ "la Zono kaj Vojo"

 

    Laŭ la statistiko, averaĝe, turistoj normale restas en unu loko dum 3.4 tagoj en Ĉinio. Krom viziti la vidindaĵojn, ili eventuale partoprenas ĉinlingvan kurson aŭ tajĝjiĉjŭan-ekzercadon. Tio signifas, ke la turistoj volas pli profunde tuŝi la historion kaj kulturon de fremda urbo kiun li aŭ ŝi vizitas. Cetere, pro la longa historio de la urboj ĉe la antikva Silka Vojo kaj la riĉaj vidindejoj de la urboj laŭ la Mara Silka Vojo, la urboj laŭ "la Zono kaj Vojo" plie allogas turistojn. Tio rapidigas la disvolviĝon de turismo en tiuj urboj, kaj igas la urbojn varme atentataj turismaj celoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments