El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio enmiksis "aldonaĵon" en sian esprimadon pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-05-18
Bookmark and Share


Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj
 

    La 16-an de majo en la regula gazetara konferenco Hong Lei, la proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke, kiam en Kuvajto Japanio parolis pri la Suda Ĉina Maro, ĝi enmetis "aldonaĵon" en sian esprimadon, kies celo konfuzas la aferon, sed definitive ĝi faris sin ridindaĵo antaŭ la publiko.

 

    Iom pli antaŭe la japana novaĵagentejo Kyodo raportis, ke post kiam la japana ĉefministro Shinzo Abe interparolis kun la alvizitanta kuvajta ĉefministro Jaber Al-Mubarak Al-Hamad Al-Sabah, li diris, ke la du partioj unuavoĉe opinias, ke Ĉinio intencas unuflanke ŝanĝi la nunan situacion de la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro, kio faras la sekurecan medion de orienta Azio pli serioza.

 

    Sed en la 15a de majo la kuvajta eksterafera vicministro Khaled Jarallah asertis, ke la kuvajta registaro subtenas la starpunkton de la Daŭha Deklaracio publikigita de la Sepa Ministra Kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo; Kuvajto opinias, ke Ĉinio, laŭ la principoj de la "Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj" kaj laŭ la "Konvencio de UN pri Leĝo de Maro", pritraktas la demandon pri la Suda Ĉina Maro per interkonsiliĝo kun la koncernaj ŝtatoj. Jarallah diris, ke la raporto de la japana ĵurnalo rilate al la starpunkto de Kuvajto pri la Suda Ĉina Maro estas ne vera.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

(el ĈRI)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments