El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kuvajto subtenas pozicion de Daŭha Deklaracio pri demando de Suda Ĉina Maro

| 2016-05-18
Bookmark and Share


La 12-an de majo finiĝis la Sepa Ministra Kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo en kiu oni publikigis la Daŭhan Deklaracion.
 

    La 15-an de majo kuvajta vicministro pri eksterlandaj aferoj Khaled Al Jarallah diris, ke la kuvajta registaro subtenas la pozicion pri la demando de la Suda Ĉina Maro, skribitan en la Daŭha Deklaracio de la Sepa Ministra Kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo. Estas malvera la lastatempa raporto de japana mediato pri la starpunkto de Kuvajto pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

 

    Jarallah emfazis, kiam li ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la komora ambasadorejo en Kuvajto, ke Kuvajto opinias, ke Ĉinio traktas la demandon de la Suda Ĉina Maro kun koncernataj landoj laŭ la Ĉarto de UN kaj la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro. Li alte taksis la rilatojn inter Kuvajto kaj Ĉinio, dirante, ke Ĉinio estas granda lando kaj ludas gravan rolon en konservado de internaciaj sekureco kaj paco.

 

    Ĵaŭde estis adoptita la Daŭha Deklaracio en la Sepa Ministra Kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo. La deklaracio substrekis, ke la arabaj landoj subtenas, ke Ĉinio kaj koncernataj landoj pace solvu teritoriajn kaj marajn disputojn per duflankaj interkonsentoj kaj regionaj konsentoj.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments