El Popola Ĉinio>头条新闻>

Furoro de korpokonstruado profitigas ĉinajn entreprenistojn

| 2016-05-18
Bookmark and Share

 

    Kiom da mono vi volas elspezi por kulturi bonan kutimon por sano?

 

    En Ĉinio ne nur grandaj firmaoj prezentas bonan perspektivon en la sektoro de sano, sed ankaŭ iuj malriĉaj kreemuloj strikte sekvas la tendencon.

 

    Amatora kuristo kun la kromnomo Tigro lanĉis la programon "cent homoj kuras cent tagojn" en publika konto de tujmesaĝilo Wechat kun la celo, ke homoj havu la kutimon de kurado ene de cent tagoj. Kompreneble, li mem profitas el la programo.

 

    La aliĝantoj devas pagi 598 juanojn al la programo kiel kotizon, kaj tiel ili ricevas kuponon de 200 juanoj, per kiu oni povas aĉeti sportŝuojn, ŝtrumpetojn, ĉemizojn aŭ aliajn ekipaĵojn en la retbutiko de Tigro.

 

    Por kompletigi la programon, la partoprenantoj devas kuri almenaŭ tri tagojn ĉiusemajne, kaj en 14 semajnoj la totala kurado devas atingi minimume 210 kilometrojn. Tiuj plenumintoj ricevos 200-juanan elektronikan bonuson el Tigro. La partoprenantoj esperas, ke ili alkutimiĝos al regula kurado por defii duon-maratonon aŭ eĉ pli longan distancon.

 

    Komence, cent homoj aliĝis al la programo, kaj nun la nombro jam 16-obliĝis. La kialo, ke tiel multe da homoj aliĝas al la programo, estas trovi la senton de aparteno. Kurado ne plu estas unuopa sporto.

 

    Sen investo Tigro povos ĉiumonate enspezi almenaŭ 100 milojn da juanoj el la plej freŝa staĝo, laŭ prognozo.

 

    Tio ja estas konsiderinda sumo por entreprenisto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments