El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nederlanda universitato kultivas "marsajn" tomatojn

| 2016-05-19
Bookmark and Share

 

    En la filmo La Marsano botanikisto sukcese kultivas terpomojn sur Marso, kaj akiras valoran tempon por saviĝo.

 

    Ĉu tio realigeblus? Esploristoj el Wageningen-Universitato en centra Nederlando jam komencis la esploron. La Franca Novaĵ-Agentejo raportis en la 17a de majo, ke la universitato komencis 50-tagan eksperimenton en 2013 pri kultivado de tomato, pizo, celerio kaj aliaj legomoj, kaj ili bone kreskis.

 

    La grundo estis aĉetita je alta prezo de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono. La dezerta sablo el Arizono similas al la luna grundo, kaj vulkana grundo el Havajo estis uzita kiel la marsa grundo. Esploristoj diris, ke komence la "kosmaj" legomoj ne "volis" sorbi akvon, tamen poste ili bone kreskis. La "marsaj" legomoj eĉ floris.

 

    Esploristoj konfesis, ke la legomoj probable ensorbis elementojn de pezaj metaloj el la grundo, kiuj estas malutilaj al homoj. Tial violo kaj aliaj plantoj estis plantitaj unue por forigi la malutilajn elementojn el la grundo. Krome, oni devis konsideri aliajn kondiĉojn, ekzemple temperaturon, graviton, aerpremon, mikroorganismon kaj lumadon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments