Lastatempaj okazaĵoj en Brazilo kaj ilia influo en la rilatoj kun Ĉinio

| 2016-05-20
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto

 

    La akuzo kontraŭ prezidento Dilma Rousseff estas librotenada aranĝo, kiun faris ankaŭ eks-prezidentoj de la lando, guberniestroj, urbestroj kaj gvidantoj de aliaj landoj, kaj neniu el ili estis senpostenigita pro tio. Ĉiujare la librotenado de la registaro estas kontrolata de jura instanco kaj sekve de la parlamento, kiuj tradicie taksas la aranĝon normala. En 2014, tuj post malvenko en balotadoj, la opozicio malferme anoncis sian emon peti senpostenigon de la prezidento, sed mankis jura kialo por tio. Finfine ili inventis la teorion de la librotenada aranĝo, tre malforta, sed akceptita kiel preteksto por senpostenigi ŝin, kiu cetere ne estas akuzita pri ajna krimo kaj ne havis ajnan personan profiton de tiu librotenada aranĝo. Inter ŝiaj kontraŭuloj, male, troviĝas multaj akuzitoj pri koruptado, miskonduto, ktp.

 


Gvidantoj de BRICS-landoj en 2014 (foto: Roberto Stuckert Filho/Agencia Brasil)

 

    Multaj homoj nomas puĉon al ŝia senposteniga proceso, dum aliaj reagas surbaze de la tezo, ke laŭ konstitucio la vic-prezidento prezidentiĝas kaze de senpostenigo de la alia. Tio estas vera, sed la proceso estas evidente nenatura: oni unue decidis senpostenigi ŝin, poste serĉis "krimon" por pravigi tiun decidon, kaj cetere la "krimo" inventita estas tre malgrava kompare al la puno kiun oni volas doni al ŝi. La vic-prezidento Michel Temer riveliĝis troja ĉevalo: li perfidis la registaron kaj aliĝis al la opozicio, disdonas postenojn al tiuj, kiuj malvenkis la balotadojn, kaj adoptas regadprojekton alian ol tiu, kiun la popolo demokratie elektis. Puĉo. Ne estas alia nomo por tio. Temer jam faris sian oficialan foton kiel prezidento, lanĉis emblemon por sia oficperiodo, kaj ŝanĝis ĉiujn ministrojn, ĉu taŭga konduto de vic-prezidento en simila kazo?

 

    Fakto estas, ke la senato apartigis prezidenton de sia funkcio por sindefendo kontraŭ la akuzoj dum la proceso pri senpostenigo aljuĝata de senatanoj kune kun la prezidento de la plej supera tribunalo, kaj nova voĉdonado de la senato estas necesa por ke ŝi estu aŭ ne senpostenigita. Dume ĉiuj, kiuj helpis la vic-prezidenton Michel Temer fariĝi portempan reganton de la lando ĉantaĝas lin: senposteniga proceso kontraŭ li estas protokolita en la parlamento kaj povas esti pritraktata laŭ la plaĉo de deputitoj; la destino de prezidento Dilma Rousseff dependas de la senato, kiu povas revenigi ŝin al sia funkcio; entreprenantoj volas nuligon de pluraj laboristaj rajtoj kaj malaltigo de impostoj, sed Temer ne havas kason nek apogon de la popolo por tion realigi.

 

    La misuzo de juraj instancoj en Brazilo politikigis justicon kaj jurigis politikon: lastatempe eĉ juĝistoj de unuaj instancoj, motivitaj de personaj pasioj, klopodis interveni en gravaj politikaj decidoj de la plej altaj registaraj instancoj, dum politikistoj malkontentaj pri iu decido de politika instanco alkutimiĝis transformi ĝin en procesbatalo. Vic-prezidento Michel Temer, kiu portempe okupas la funkcion de prezidento Dilma Rousseff, kunfandis ministeriojn kies funkcioj estas tute malsamaj, malfondis sendependan registaran instancon kreitan por kontraŭbatali koruptadon kaj transdonis ĝiajn taskojn al ministerio, gvidata de la ekzekutivo. Krome, Temer promesis eltiri Brazilon de la krizo per granda kaj altkosta varbadkampanjo kiu konsistas de la frazo "Ne pensu pri krizo, laboru!".

 


"Ne pensu pri krizo, laboru!". Jen la mesaĝo de Temer dum senlaboreco kreskas. Dekstre estas la emblemo de lia "oficperiodo"

 

    Dum la oficperiodoj de eks-prezidento Lula da Silva kaj nuna prezidento Dilma Rousseff, Brazilo plifortigis rilatojn kun Ĉinio kaj aliaj sudaj landoj, BRICS komencis efektiviĝi kiel landogrupo kun ambiciaj kunlaboraj projektoj kaj komunaj pozicioj pri ĉefaj tutmondaj temoj, kio donis pli grandan diplomatian forton al tiuj landoj. Kiujn perspektivojn oni povas atendi kaze de senpostenigo de prezidento Rousseff?

 

    Mi jam menciis en alia artikolo frazon de Gilberto Freyre: "Brazilo estas teritorio hezitanta inter Oriento kaj Okcidento". La apogantoj de prezidento Dilma Rousseff estas plejparte ĝuste tiuj brazilanoj, kiuj identiĝas kun orienta kulturo kaj estas malfermaj al profunda kunlaborado kun Ĉinio, multaj sentas sin diskriminaciataj de okcidenta kulturo kaj tre interesiĝas pri ĉina kulturo. En la alia flanko, subtenantaj Temer, troviĝas tiuj brazilanoj kiuj sin taksas heredantoj de eŭropa iluminismo kaj tre admiras usonan kulturon. Por tiuj homoj Ĉinio povas esti nur komerca partnero, sed ili estas precipe fermitaj al alispecaj kunlaboroj. Laŭ ilia pensmaniero, Brazilo nur povas disvolviĝi per imitado de Usono, kaj ajna nekomerca interŝanĝo kun suda lando estas nedezirinda.

 

    Speciale atentiga afero estas la nomumo de José Serra kiel Ministro de Eksteraj Rilatoj: li edukiĝis en Usono, malalte taksas BRICS (onidire li klopodos malebligi la fondon de BRICS-banko) kaj reagas kolere kontraŭ registaroj de najbaraj landoj kaj internaciaj organizoj kiuj esprimis subtenon al prezidento Rousseff. Li ankaŭ planas fermi brazilajn ambasadorejojn en diversaj afrikaj landoj, kie brazila influo estis kreskanta pere de gravaj programoj cele al ekonomia disvolviĝo, aliro al kuracado kaj forigo de malsato. Antaŭe li estis Ministro pri Sano dum la oficperiodo de eks-prezidento Fernando Henrique Cardoso, kaj bezonis importi kondomojn por publika disdonado: ĉina firmao faris la plej avantaĝan proponon, sed li tiam rifuzis aĉeti la ĉinan produkton kaj faris malĝentilan komenton pri ĉinoj. Dokumentoj en Wikileaks atestas ke li promesis brazilajn naftorezervojn al la usona firmao Chevron.

 


Popolo perfidita: amaso da homoj antaŭ la palaco Planalto varme salutis prezidento Dilma kaj esprimis malsubtenon al vic-prezidento Temer (foto: Midia Ninja)

 

    Temer promesis ministraron de elstaruloj, sed neniu elstarulo akceptis lian inviton, neniu saĝulo volas aliĝi al li. Finfine la nova ministraro konsistas ĉefe de politikistoj kiuj helpis lin persvadi deputitojn kaj senatanojn voĉdoni favore al la senpostenigo de la prezidento. La novaj ministroj estas ĉiuj blankhaŭtaj viroj, kaj pro tio li ricevis multajn kritikojn de sociaj movadoj kaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de UN-departemento pri virinoj. Reage al la kritikoj, li nun serĉas virinon ne por esti ministro, sed sekretario sub la Ministerio pri Edukado, kiu transprenos la laboron de la antaŭa ministro pri kulturo (Ministerio pri Kulturo estis malfondita de Temer), sen ministra statuso kaj kontraŭ malpli alta salajro. Ĝis la 17-a de majo, kvar virinoj jam estis rifuzintaj la inviton.

 

    Kun prezidento Dilma ekster la scenejo, ĉies atento iras al vic-prezidento Temer, kiu nun ricevas fortajn premojn de ĉiuj flankoj, ne sukcesas kontentigi siajn subtenantojn, ĉiam pli postulemaj, nek konvinki la popolon pri sia kapablo regi la landon. Male, lia unua semajno en la ofico estis katastrofa, evidentiĝis manko de gvidlinio kaj projektoj al lia teamo, li devis publike kontraŭdiri siajn ministrojn kaj ne estas klaraj la roloj de la novaj ministerioj nek temoj kiel ekzemple la rilatoj de Brazilo kun aliaj landoj.

 


Manifestacio en San-Paŭlo esprimas subtenon al prezidento Dilma Rousseff (foto: Midia Ninja)

 

    Iel ajn, la sorton de prezidento Dilma Rousseff decidos la senato post kelkaj monatoj: se du trionoj de la senatanoj voĉdonos favore al ŝia senpostenigo, ŝi perdos sian postenon, kaj laŭ ĉio, kion mi vidis ĝis nun, al plejmulto da senatanoj ne interesas ĉu estis krimo aŭ ne.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments