El Popola Ĉinio>头条新闻>

Orient-Azia Simpozio de la Monda Forumo pri Ĉina Studado okazis en Seulo

| 2016-05-23
Bookmark and Share


La Orient-Azia Simpozio de la Monda Forumo pri Ĉina Studado inaŭguriĝis en Seulo. (Foto de Xia Xue)

 

    La 22-an de majo en Korea Universitato de Seulo, Korea Respubliko, inaŭguriĝis la Orient-Azia Simpozio de la Monda Forumo pri Ĉina Studado aranĝita de la Organiza Komitato de la Monda Forumo pri Ĉina Studado kaj kune organizita de la Ŝanhaja Akademio de Sociaj Sciencoj kaj la Azia Esplora Instituto de la Korea Universitato. Pli ol 50 fakuloj kaj erudiciuloj el Ĉinio, Korea Respubliko, Japanio, Singapuro, Malajzio, Mongolio kaj aliaj landoj faras interŝanĝojn kaj diskutojn pri la temo "La Perspektivo de Ĉinio en la Estonta Disvolvado".

 

    Krom diskuto pri la temo de la simpozio okazas ankaŭ ok akademiaj diskutoj pri la perspektivo de disvolvado de la ĉina ekonomio, perspektivoj de ĉina politiko kaj socia disvolvado, kreivo de ĉina kulturo kaj historia valoro, kaj pri perspektivoj de ĉina interago kun la mondo.

 

    Lanĉita en 2004 kaj ses-foje okazigita en Ŝanhajo, la forumo fariĝis grava internacia platformo por akademia interŝanĝo inter ĉinaj kaj alilandaj erudiciuloj. La ĉi-foja Orient-Azia Simpozio estas la dua Monda Forumo pri Ĉina Studado okazigita eksterlande post la unua forumo en Nov-Jorko kaj Atlanta en 2015.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments