El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pintkunveno de Grupo 20 fokusiĝos al inkluziva kaj interaktiva disvolvado

| 2016-05-23
Bookmark and Share


Emblemo de la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou
 

    La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la ĉina urbo Hangzhou en septempo. Ĝia temo estas "pli efektiva kaj efika mond-ekonomia kaj financa regado", kaj unu el la diskutotaj temoj estos "inkluziva kaj interaktiva disvolvado". Sub la puŝado de Ĉinio, ĉi-jara pintkunveno unuafoje metos la demandon pri disvolvado sur elstara loko en la kadro de tutmonda makroekonomia politiko, kaj unuafoje ellaboros agadplanon por efektivigo de tagordo pri daŭripova disvolvado antaŭ 2030.

 

    Antaŭenigi disvolvan kunlaboron de la Grupo 20 estas nepra vojo por serĉi novan movforton de la monda ekonomio. Malforta kresko de la monda ekonomio, malvigliĝo de komerco kaj investo kaj diferenco de makroekonomiaj politikoj de ĉefaj ekonomioj eble rezultigas novajn malegalecon kaj neekvilibron de disvolvado. Multaj evoluantaj landoj kun granda potenciala forto en la disvolvado kiel neekspluatita maro povas liberigi nekalkuleban kreskigan movforton kaj doni esperon al la monda ekonomio.

 

    Ĉi-jara pintkunveno ellaboros agadplanon por efektivigo de la tagordo pri daŭripova disvolvado antaŭ 2030 kaj alprenos komunajn kaj naciajn agadojn. Ĉiuj membroj de la grupo aktive antaŭenpuŝos sian laboron kaj liveros subtenon al aliaj evoluantaj landoj por kontribui al la ĉefa tasko de UN per efektivaj agadoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments