El Popola Ĉinio>头条新闻>

Altnivela Dialogo inter Ĉinaj kaj Sud-koreaj Amaskomunikiloj okazis en Seulo

| 2016-05-24
Bookmark and Share


Liu Qibao, estro de la Informada Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faras ĉefteman prelegon en la inaŭguro.
 

    La 23an de majo en Seulo, Sud-Koreio okazis la Oka Altnivela Dialogo inter Ĉinaj kaj Sud-koreaj Amaskomunikiloj. Preskaŭ 30 ĉefaj amaskomunikiloj, inkluzive de la Popola Ĵurnalo, Novaĵ-Agentejo Xinhua kaj la Centra Televida Stacio el Ĉinio kaj Chosun Ilbo, Novaĵ-Agentejo Yonhap, televidstacio KBS el Sud-Koreio, diskutis pri kunlaboro inter ĉin-sudkoreaj amaskomunikiloj, kulturaj interŝanĝoj kaj ĉin-sudkorea kunlaboro sub la fono de la kvara industria revolucio.

 

    En la inaŭgura ceremonio la du flankoj subskribis ses interkonsentojn pri kunlaboro.

 

    La dialogo establita en 2009 ĉiujare okazas alterne en Ĉinio kaj Sud-Koreio. Ĝi celas instigi respondeculojn de la ĉefaj amaskomunikiloj de la du landoj dialogi pri demandoj de komuna intereso, plifortigi reciprokan konfidon kaj pragmatan kunlaboron de la dulandaj amaskomunikiloj por krei harmonian atmosferon de la publika opinio por firmigi la bazon de amikeco inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj akceli profundan disvolvadon de la strategia kunlabora partnereco inter la du landoj.

 

    La dialogo estis okazigita sub la aŭspicioj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Sud-korea Administracio de Kulturo kaj Sportoj kaj kunorganizita de la Asocio por Sudkore-Ĉina Interŝanĝo de la 21a Jarcento kaj la Ĉina Grupo de Importado kaj Eksportado de Eldonaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments