El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Riĉa scienca programo en Nitro

| 2016-05-24
Bookmark and Share

 

    IKU: Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de Internacia Kongresa Universitato. El la 18 ricevitaj proponoj, kadre de IKU okazos ok prelegoj, el kiuj du ankaŭ servos kiel kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Aldone, pliaj 4-5 prelegoj konsistigos la novan programeron Scienca Kafejo, kiu ekestiĝis pasintjare en Lillo. En ambaŭ cikloj la kongresanoj havos la ŝancon kleriĝi pri tre variaj temoj, kiel ekz. lingva justeco, astrobiologio, edukado al repaciĝo, la komuneco de popolfabelaj temoj, la nunaj teknologioj por "filmi" la (sub)atomajn procesojn, la asteroidoj Esperanto kaj Zamenhof, la nuntempa kontraŭvakcina sinteno, la problemo pri la arkeologia "rabado" tra la Silka Vojo, ktp, la resumojn legu ĉe: http://uea.org/teko/IKU.

 

    IKU-rektoro: La estraro de UEA nomumis la slovakan profesorinon EVA POLÁKOVÁ kiel IKU-rektoron. Ŝi magistriĝis en la Pedagogia Fakultato de Nitro pri matematiko kaj fiziko, kun specialiĝo pri la uzo de modernaj didaktikaj periloj. En 1989 ŝi doktoriĝis (PaedDr.) pri didaktiko de fizik-instruado, kaj post doktoriĝa studado ŝi akiris la titolon PhD en 1996. Ŝi estis gvid- aŭ kunaganto en pli ol dudeko da esplorprojektoj, gastprelegis en kelkaj eŭropaj universitatoj, estas (kun)aŭtoro kaj eldonistino de fakaj libroj, 15 monografioj kaj ĉ. 200 artikoloj kaj studoj. Prof. Poláková estas aktiva en la Esperanto-movado ekde 1995, ĉefe ĉe AIS San Marino, en kiu ŝi plurfoje gvidis kursojn, prelegis dum SUS (Somera Universitata Studadsesio) kaj apartenis al ĝia senato.

 

    Aldonaj eroj: En la IKU-AIS-kursoj estos ebleco ekzameniĝi kaj ricevi atestojn kiuj estos disdonotaj publike dum la nova programero Scienca Forumo, publika prezentaĵo de la scienca agado en Esperantujo, komuna al IKU, AIS kaj ISAE. Aldone okazos speciala publika prelego pri la lastatempa konfirmo de la teorio de Einstein pri gravitaj ondoj.

 

    Premio Pirlot: Dum la Scienca Forumo estos aljuĝota la Premio Germain Pirlot por la plej bonaj sciencaj verkoj publikigitaj en la jaroj 2010-2015. Post paŭzo de 15 jaroj la premio estos disdonota ne nur al scienca libro, sed en kvar branĉoj: libro, artikolo, reta kurso kaj prelego. La sumo de la premioj en la kvar branĉoj estos 500 eŭroj. Proponojn oni sendu al informo@ais-sanmarino.org ĝis la 15.7.2016

 

Redaktoro: Liu Zijia

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments