El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

La poemoj de Lu Lun: Sub Landlimio (I)

| 2016-05-24
Bookmark and Share

 

Lu Lun (? — 798?)

 

Sub Landlimo (I)

 

Trembrilas ora sago kun aglplumo.

Flirtas flago kun hirundvostaj bendoj.

Oficiro donas novan ordonon.

Respondas lin unuvoĉe mil tendoj.

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ =0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Lu Lun (?—798?), poeto en Tang-dinastio, kun adoltiĝa nomo Lu Yunyan, estis lokano de Pu-xian (en nuna Yongji de Shanxi-provinco). Dum la komencaj jaroj de Dali-erao(766—779)Lu Lun multfoje partoprenis en la metropolaj ekzamenoj, sed ĉiam suferis malsukcesojn. Poste, dank' al la helpo de la ĉefministro Yuan Zai, Lu Lun akiris la oficon de kapitano en Wenxian (en nuna Henan-provinco). Lu Lun estis unu el la "Dek Talentuloj de Dali-era". Multaj poemoj estis verkitaj de li okaze de adiaŭoj. Li verkis ankaŭ bravajn poemojn pri ĉelandlimaj vivo kaj belaj pejzaĝoj. Tiuj poemoj estis distingiĝaj inter la poemoj de la mezaj jaroj de Tang-dinastio. En la Plena Kolekto de Tang-poemoj estis kvin volumoj de Lu Lun.

 

    Sub Landlimo estis poemserio el ses poemoj. Tiu ĉi estis la unua peco, pri ĉelandlimaj pejzaĝoj kaj la impona sceno, kiam generalo donas militan ordonon.

 

    La unuaj du versoj legiĝis en neta pariĝo, zorgeme pentris la imponan figuron de la fortika generalo.

 

    La unua verso"ora sago kun aglplumo"skribis pri la akra sago de la generalo. La dua verso "Flirtas flago kun hirundvostaj bendoj"skribis pri la komanda flago en la mano de la generalo. Tiu flago havis formon kiel vosto de hirundo, brodita per brilaj fadenoj. En la mano de la generalo la komanda flago vidiĝis tre bela kaj delikata.

 

    La lasta versduo skribis pri aŭdigo de nova ordono. La generalo firme staris tie. Kiam li eksvingis la flagon, soldatoj en mil armeaj tendoj brave kriis unuvoĉe. Iliaj krioj atingis la ĉielon kaj skuis la kampojn. Prezentiĝis la impona sceno de trupoj. Tiu lasta verso verŝajne proza ja estis tre forta skribo, kiu pli elstarigis la figuron de la generalo kaj restigis al ni legantoj profundan impreson.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments