El Popola Ĉinio>头条新闻>

Specialistoj pri ĉinaj studoj diskutis pri la "nova normala stato" de la ĉina ekonomio

| 2016-05-25
Bookmark and Share


Faras prelegon Lee Jong-Wha, direktoro de la Azia Esplorinstituto en la Universitato de Koreio.
 

    De la 22-a ĝis la 23-a de majo okazis en Seulo la Orient-Azia Simpozio de la Monda Forumo pri Ĉina Studado, en kiu oni varme diskutis pri la "nova normala stato" de la ĉina ekonomio kaj la perspektivo de ekonomia disvolviĝo de la regiono.

 

    La "nova normala stato" de la ĉina ekonomio influos la ekonomion de orienta Azio

 

    Li Yang, eksa vicprezidanto de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj direktoro de la Nacia Instituto pri Financo kaj Disvolviĝo, esprimis sian opinion, ke lastatempe la ĉina ekonomio iom malpli rapide kreskas ol antaŭe, sed tio ne estas malbona afero. Laŭ li tio signifas, ke la ĉina ekonomio ne plu kreskas en maniero kruda sed anstataŭe en moderneca kaj humana. Samtempe Ĉinio havas efektivan sistemon por garantii la stabilan transformon de la ekonomio.

 

    Lee Jong-Wha, direktoro de la Azia Esplorinstituto en la Universitato de Koreio, diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de aliaj aziaj landoj kaj por tiuj landoj ege gravas stabila disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Krome, Ĉinio havas pli kaj pli altan statuson en la tutmonda sistemo de financo kaj mono. Pro tio tre gravas la struktura reformo de Ĉinio, kun kiu la Korea Respubliko devas plimultigi ekonomiajn kunlaborojn.

 

    "La Zono kaj Vojo" antaŭenpuŝas la regionan ekonomion

 

    En 2013, Ĉinio iniciatis la projekton "la Zono kaj Vojo", kiu ricevis altan atenton de la internacia socio. Specialistoj ĉeestintaj la forumon esprimis sian opinion, ke "la Zono kaj Vojo" ludas nemalhaveblan rolon en realigo de disvolviĝo de la regiona ekonomio.

 

    Tumur, ĉef-esploristo de la Instituto de Internaciaj Studoj de la Mongola Akademio de Sciencoj, diris, ke laŭ direkto de "la Zono kaj Vojo", ĉiu flanko komune konstruos internaciajn koridorojn de ekonomia kunlaboro, subtenate de la internaciaj kanaloj, ĉefaj urboj laŭvoje kaj gravaj industriaj parkoj. La ekonomia koridoro liganta Ĉinion, Monglion kaj Rusion kiel granda internacia kanalo nepre donos signifan influon al la ekonomia situacio de orienta Azio kaj eĉ de la mondo.

 

    Liu Hong, dekano de la Lernejo de Homaj Sciencoj, Artoj kaj Sociaj Sciencoj de la Teknologia Universitato Nanyang en Singapuro, diris en sia parolo, ke "la Zono kaj Vojo" kovras multajn landojn, kies vidkampo kaj partoprenado estas gravaj por la praktikado de la projekto. Dum konstruado de "la Zono kaj Vojo" oni devas atenti pri transkampa komunikado homa, kapitala, teknika kaj informadika.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments