El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

La poemoj de Lu Lun: Sub Landlimio(III)

| 2016-05-25
Bookmark and Share

 

Sub Landlimo (III)

 

Sovaĝanseroj flugas sen lunlum'.

intencas fuĝi nokte ĉef' de hun'.

Tuj persekutu ilin per husaroj!

Jen, plenas neĝ' sur sagoj, glavoj nun.

0-0/ =0/ =0/ -0/ =

0=0/ =0/ =0/ =0/ -

0-0/ =0/ =0/ -0/ = 0/

0=0/ =0/ =0/ =0/ -

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Sceto)

 

    Jen estis la tria peco el la poemserio Sub Landlimo verkita de Lu Lun. Tiu ĉi poemo skribis pri batalo en neĝa nokto.

 

    La unua versduo skribis pri forkuro de malamikoj en malvenko.

 

    La vortoj"sen lunlum'"signifis mankon de helo. La vortoj"Sovaĝanseroj flugas alte" signifas mankon de sonoj. Profitante la ŝirmon de malluma nokto la malamikoj (ĉefo de hunoj) senbrue forkuris. Evidente la malamikoj jam suferas malvenkon sur la tuta fronto.

 

    De la tria verso"Tuj persekutu ilin per husaroj!"ni povis scii, ke niaj trupoj estis antaŭ la postkuro komencota. Ke ni sendis ne grandan armeon sed husaron,tio montras nian grandan memfidon. Kiam la soldatoj viciĝis por starti, kvankam ili staris nur mallongan momenton, tamen dika neĝo jam plene amasiĝis sur iliaj sagoj, glavoj. La lasta verso puŝis la etoson al pinto. En obskura nokto, sur neĝkovrita batalkampo, trupoj da husaro nun kolektiĝis. Dum momento neĝflokoj jam kovris sur ilia korpo, ŝirmante la frostan lumon de iliaj armiloj. Ili tre similis al sagoj pafotaj. Kvankam ankoraŭ ne pafiĝis fluge, tamen kun memfido pri nia nepra venko. Tio estis vere kortuŝa bildo: Krioj kaŝitaj en silento, fulmo kaŝita en obskuro. Inter la linioj ni legas heroismon tre emocian.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments