El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

La poemoj de Lu Lun: Sub Landlimo (IV)

| 2016-05-25
Bookmark and Share

 

Sub Landlimo (IV)

 

Aranĝu festenon sur vasta kamparo.

Nin gratulas delegitoj el nomado.

Ebrie ni dancu kun oraj kirasoj.

Skuu montojn akvon nia tamburado.

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu) 

 

    Jen estis la kvara peco el la poemserio Sub Landlimo verkita de Lu Lun. Tiu ĉi poemo skribis pri la ĝoja sceno, kiam armeanoj celebris reveninte post venko de batalo.

 

    La unua verso skribis, ke la armeanoj revenis post granda venko, bataloj jam finiĝis, festeno estas aranĝita, kaj la celebra loko estas sur vasta kamparo.

 

    Sekvis la dua verso pri la gratulo al ni far delegitoj de nomado. Tio pliigis la ĝojan atmosferon de la festeno.

 

    La tria kaj kvara versoj pli detale skribis pri la celebra sceno: Armeanoj eĉ ne havis la tempon demeti kirasojn de sur sia korpo kaj jam sinĵetis en dancadon kun lokaj popolanoj. La ĝoja tamburado preskaŭ skuis ĉiujn montojn kaj akvon. Jen kiom ĝojplena sceno!

 

    La tuta poemo legiĝis rafinita, impresiva. Legante la poemon, vi estis tuŝita de la armea vivo, penado de limgardantoj, ĝojo de venkoj. Ĉio vidiĝis klare antaŭ viaj okuloj kaj emociis.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments