Suda Ĉina Maro>Bela maro>

Ne eblas malagnoski la historian rajton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-05-25
Bookmark and Share

 

    En la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, Filipinoj enmetis dek kelkajn petojn. La unua kaj la dua celas juĝi, ke la historia rajto de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro interne de la naŭ punktolinioj malobservis la Konvencion de UN pri Mara Juro por nei la laŭleĝecon de la ĉina rajto pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Spite al la bazaj historiaj faktoj

 

    Spite al la bazaj historiaj faktoj, Filipinoj asertas ke ĉinaj popolanoj ne havas historian rilaton kun la Suda Ĉina Maro, ĉar ili ne agis sur ĝi en la historio. Tamen, la historio estas nemalagnoskebla. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj Ĉinio ekagadis sur la Suda Ĉina Maro. Ĉinio unue trovis, nomis kaj ekspluatis la insulojn sur la Suda Ĉina Maro. La ĉina registaro administris tiujn insulojn kaj marojn ĉirkaŭ ili per starigo de administraciaj regionoj, milita krozado, mara savado kaj aliaj manieroj. Dum la Dua Mondmilito Japanio invadis kaj okupis ĉinajn insularojn Xisha kaj Nansha. Post la fino de la milito, Deklaracio de Cairo kaj Deklaracio de Postdam klare postulas, ke Japanio redonu al Ĉinio la ŝtelitan teritorion. Laŭ tio, Ĉinio sendis militajn oficirojn por repreni la du insularojn, sendis soldatojn por gardi ilin kaj reakiris suverenecon sur la insuloj sur la Suda Ĉina Maro kaj rilataj maroj.

 

    Filipinoj rompis la historian rajton de Ĉinio pri la insuloj de la Suda Ĉina Maro kaj pri maroj interne de la naŭ punktolinioj de la Suda Ĉina Maro

 

    Filipinoj rompis la historian rajton de Ĉinio pri la insuloj de la Suda Ĉina Maro kaj pri maroj interne de la naŭ punktolinioj de la Suda Ĉina Maro, kaj pretendas, ke ĉina propono pri la historia rajto de maroj estis prezentita en 2009, 27 jaroj post publikigo de la Konvencio de UN pri Mara Juro. Tio estas malica klarigo pri la ĉina historia rajto pri la Suda Ĉina Maro. La ĉina registaro multfoje emfazis, ke la suvereneco kaj rilata rajto de Ĉinio pri la insuloj de la Suda Ĉina Maro kaj iliaj apudaj maroj kreiĝis dum longa historia procezo, kaj estas ĉiam insistigataj de la ĉina registaro. En 1947, la ĉina registaro renomis la insulojn de la Suda Ĉina Maro post geografia mezurado. En 1948, la ĉina registaro reasertis kaj konfirmis siajn suverenecon kaj rilatan rajton pri la Suda Ĉina Maro per markado de naŭ punktolinioj en la Suda Ĉina Maro sur la mapo oficiale publikigita. Ekde la 1-a de oktobro 1949 la ĉina registaro persistas en la historia rajto de la Suda Ĉina Maro kaj pozitive konservas ĝin per praktikaj agadoj.

 

    La historia rajto de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro ne estos nuligita pro distordo de faktoj fare de Filipinoj, nek estos malfortigita kaj detruita pro la arbitracio lanĉita de Filipinoj misuzanta la konvencion. La historia rajto de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro daŭre estos reguligita de ĝenerala internacia juro kaj ĉiam estos respektata de la konvencio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments