Suda Ĉina Maro>Bela maro>

Ruzaĵo de Filipinoj ne povas nei integrecon de ĉina Nansha-insularo

| 2016-05-26
Bookmark and Share


La 5an de januaro mararmeanoj patrolis sur la digo de Yongshu Jiao de Nansha-insularo. 


    Filipinoj unuflanke iniciatis kaj obstine antaŭenigis la arbitracion de la Suda Ĉina Maro, kaj intencis nei la teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio sur la Suda Ĉina Maro. Por kaŝi sian kontraŭleĝan celon, Filipinoj intence falsis la fakton de la disputoj inter la du landoj pri teritoria suvereneco kaj mara demarkacio, kaj faris "tranĉon" al Nansha-insularo dum la apelacio por arbitracio, postulante, ke la tribunalo juĝu pri la maraj rajtoj kaj interesoj super la rifoj nur "okupataj kaj regataj de Ĉinio".


 

    La tranĉo de Nansha-insularo fare de Filipinoj severe atencis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. Estas vaste konate, ke delonge Ĉinio havas suverenecon super la tuta Nansha-insularo, kaj la integreco de la ĉina Nansha-insularo estas la plej grava leĝa fakto por solvado de la demando pri la Suda Ĉina Maro. Filipinoj intencis ne mencii aliajn insulojn kaj rifojn de Nansha-insularo, inkluzive de tiuj kontraŭleĝe okupataj aŭ postulataj de Filipinoj. Ĝi celis nei la suverenecon, marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio sur la Suda Ĉina Maro kaj pravigi sian kontraŭleĝan okupadon de insuloj de Nansha-insularo. Filipinoj ankaŭ malobservis la principon de unu Ĉinio: ĝi ekskludis Taiping-insulon, la plej grandan insulon de Nansha-insularo, sur kiu garnizonas taiwan-aj trupoj, el la listo de insuloj okupataj kaj regataj de Ĉinio.

 

    La tranĉado de Filipinoj atencis la marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio laŭ la integreco de la ĉina Nansha-insularo. La Konvencio de UN pri Mara Leĝo difinas la marajn rajtojn de Ĉinio pri Nansha-insularo, sekve devas esti plene konsiderata la baza fakto pri la integreco de la ĉina Nansha-insularo. Laŭ koncernaj kondiĉoj de la konvencio, Ĉinio posedas teritorian maron, ekskluzivan ekonomian zonon kaj kontinent-breton de Nansha-insularo. Tamen Filipinoj intencis fragmentigi Nansha-insularon, postulis certigi la teritorian leĝan statuson de elektitaj insuloj, kaj asertis, ke tiuj insuloj estas rokrifoj aŭ malalt-tajdaj altaĵoj kaj ĝuas la maran rajton pri maksimume 12 marmejloj laŭ la 3a subartikolo de la 121a artikolo de la konvencio.

 

    La filipina ruzaĵo evidentigas, ke Filipinoj intencas eviti la disputojn pri teritoria suvereneco kaj mara demarkacio en la arbitracio. La disputo pri teritoria suvereneco transpasis la reĝustigan sferon de la konvencio. En 2006 Ĉinio faris deklaron laŭ la konvencio por ekskluzivi devigan arbitracion pri suverenecaj disputoj kaj mara demarkacio.

 

    La filipina ago montras, ke la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro perdis siajn tonon kaj guston. Tiu kontraŭleĝa senefika arbitracio ne povas ŝanĝi la fakton de la integreco de Nansha-insularo kaj la leĝajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments