La unuaj monatoj de partnereco inter El Popola Ĉinio kaj Muzaiko

| 2016-05-27
Bookmark and Share

    Komence de 2011 mi ricevis retmesaĝon de nekonata samideano el Hungario: Veronika Poór, kiu ekde tiam fariĝis tre kara amikino kaj grava kunlaboranto en movadaj aferoj. Per tiu retmesaĝo mi estis por la unua fojo invitita partopreni en internacia projekto de Esperanto.

 


Emblemo de Muzaiko

 

    Laŭ ŝia klarigo, kelkaj gejunuloj estis neformale diskutantaj la eblecon krei "mojosan" esperantan retradio-stacion, kiu elsendus ankaŭ muzikon, ne nur paroladojn, donus oportunon al homoj diskonigi pri Esperanto-aranĝoj kaj diversaj aliaj aferoj. Alia esperantisto, mi neniam sciis kiu, sugestis min kiel ebla interesato partopreni en tiu projekto.

 

    Sekvis debatoj pri nomo, emblemo, teknikaj aferoj, ktp. De la nova radiostacio, estis registritaj la unuaj programeroj, kaj finfine mi ĝoje aŭskultis la unuan elsendon de Muzaiko, ĝuste dum mi estis laboranta pri la organizado de la TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo, okazo kiun mi kaptis por diskonigi Muzaikon por la unua fojo en Brazilo.

 

    Tempo pasis kaj mi intervjuis multajn samideanojn, redaktis kaj laŭtlegis novaĵojn, varbis pri Muzaiko kaj eĉ reprezentis ĝin en Forumo pri Libera Amaskomunikado en Rio-de-Ĵanejro. Dum la konferenco Rio+20 ĝi sin montris tre konvena por varbado de Esperanto: la argumenton, ke Esperanto estas morta lingvo, mi respondis donacante al la persono nomkarton kun la emblemo kaj retadreso de Muzaiko, kaj invito al aŭskultado de ĝi. Tio ankaŭ estas tre konvena por entuziasmuloj, kiuj volas aŭskulti la lingvon. Per eta klarigo, ke en Muzaiko-retejo oni povas aŭskulti intervjuojn, novaĵojn, muzikon, ktp. registritaj en diversaj lokoj de la mondo, eblas facile kontraŭbatali la plej fortajn antaŭjuĝojn pri Esperanto.

 

    Mi bezonis mallongan tempon por kompreni, ke Muzaiko havas alian tre gravan distingilon rilate al grandaj komercaj amaskomunikiloj: ĝia tuta funkciado dependas de vere internacia teamo, kaj programeroj venas el malsamaj landoj, kutime kreitaj de lokano aŭ fremdulo kiu intervjuas lokanon. Tiusence Muzaiko kontribuas por alproksimigi popolojn kaj kontraŭbatali antaŭjuĝojn, kiujn grandaj amaskomunikiloj ofte emfazas.

 


Revuo Hodiaua Ĉinio(China Hoje) prezentas la veran Ĉinion al Brazilanoj. El Popola Ĉinio faras tion mondskale kaj dum longa tempo estis la nura ĉina gazeto disponebla en Brazilo

 

    Bona ekzemplo de tio estas la publika bildo de Ĉinio en Brazilo. Mi jam menciis en alia artikolo, pri la fondo de ĉina revuo en Brazilo, ke brazilaj privataj televidkanaloj prezentas Ĉinion surbaze de stereotipoj cele al varbado de la ideo ke Ĉinio estas kulture tre malsama al Brazilo kaj sekve ne povas esti taŭga partnero (memoru, ke brazilaj privataj amaskomunikiloj servas al la interesoj de grandaj usonaj firmaoj kaj havas usonajn amaskomunikilojn kiel modeloj kaj ĉefaj partmeroj). Sekve brazila televido kreas falsan bildon de Ĉinio kiel lando de budhanoj kiuj dum tuta tago bruligas incenson, prezentas ĉinajn manĝaĵojn nekutimajn por brazilanoj kvazaŭ ili estas la ĉiutaga manĝaĵo de ĉinoj, montras kuriozaĵojn pri ĉina kulturo emfazante ekzotikecon. Simile faras ankaŭ multaj aliaj amaskomunikiloj tra la mondo, eĉ ĉar la internacia novaĵfluo tro dependas de kelkaj novaĵagentejoj de Usono, Britio kaj Francio, kiuj eĉ senintence filtras la informon laŭ la kulturo de la peranto.

 

    Ĝuste tion oni ne trovas en Muzaiko, nek en El Popola Ĉinio, nek en aliaj amaskomunikiloj de Esperantujo, ĉar en nia kazo la informfluo okazas sen perado kaj tradukado, kaj tio pravigas frazon, kiun oni ofte aŭskultas en Muzaiko: "de la tuta mondo al la tuta mondo", ĝuste tion ĝi faras: homo el ajna loko povas sendi raporton, intervjuon, novaĵon al Muzaiko, kiu siavice diskonigas ĝin al la tuta mondo kaj la tuta procezo okazas en ununura lingvo. Kaze de El Popola Ĉinio ni povus diri "el Ĉinio al la tuta mondo", ĉio preparita de ĉinoj kaj eksterlandanoj loĝantaj en Ĉinio, kiuj diskonigas informojn pri Ĉinio sen kultura filtrilo inter ni kaj niaj legantoj.

 


Mi ŝatas T-ĉemizojn de Muzaiko

 

    Okaze de mia alveno en Ĉinio mi antaŭvidis la eblon starigi partnerecon kun Muzaiko, kaj ĉiusemajne resumoj de kelkaj novaĵoj diskonigitaj de El Popola Ĉinio estas aŭskulteblaj ĉe Muzaiko. Tiu novaĵrubriko donas al aŭskultantoj de Muzaiko la ŝancon akompani la novaĵojn de El Popola Ĉinio per alia kanalo, kaj pli detalaj informoj, samkiel aliaj novaĵoj, estas legeblaj en nia retejo. El Popola Ĉinio ankaŭ kontribuis al Muzaiko-programo per intervjuo realigita en nia studio, spektebla en nia videokanalo kaj aŭskultebla ĉe Muzaiko.

 

    En Ĉinio multaj esperantistoj aŭdas la novaĵojn de El Popola Ĉinio por alkutimiĝi al la sonoj de Esperanto aŭ trejni prononcon. Tio ĝojigas min, ĉar estas kontribuo por plibonigi la regadon de la parola lingvo fare de ĉinoj, multaj el kiuj tre malofte trovas okazon uzi la lingvon en sia parola formo. Mi supozas ke ankaŭ eksterlande tio okazas.

 

    Kelkaj reagoj de aŭskultantoj estis tre interesaj: oni diris pri unu el tiuj programeroj, ke foje mi faras paŭzojn dum la laŭtlegado. Nu, en eŭropaj lingvoj tiuj paŭzoj estas normalaj, kaj cetere paŭzoj ludas gravan rolon en komunikado, por emfazi ion ĵus diritan, doni al la aŭskultanto tempon por pripensi, esprimi senton rilate al la diraĵo, ktp. Ekde tiam mi komencis rimarki, ke paŭzoj ne estas evidentaj (almenaŭ por miaj oreloj) en la ĉina lingvo, kaj tio rivelas estetikan problemon en Esperantujo: sub kiuj kriterioj ni povas difini parolajn kaj skribajn belstilojn en Esperanto? Tradicie la stilo kreiĝis surbaze de tradicio de eŭropaj lingvoj: paroladoj de Zamenhof, Lapena, Tonkin, Fettes estas ofte uzataj kiel ekzemploj de eleganta parolo en Esperanto, sed ĉiuj menciitaj homoj, kiuj cetere estas oratoraj modeloj ankaŭ por mi, denaske parolas eŭropan lingvon. Evidentiĝis por mi la malfacilo, eĉ neeblo, trovi interkonsenton pri kiel taksi belecon de parolado en Esperanto. 


Ligilo de Muzaiko en El Popola Ĉinio
 

    Alia interesa reago estis tiu de kelkaj komencantoj, kiuj volas ekzerci sian aŭdkapablon per tiuj elsendoj, kaj por ili la fonmuziko estas ĝena. Tio ja malhelpas komencanton, por kiu ju pli senbrua la sono, des pli facile komprenebla (tio venigas al mia memoro la momenton kiam mi ekzameniĝis por C1-nivelo de Esperanto: mi devis kompreni paroladon sub forta fona bruo por atesti mian bonan regon de la lingvo). Mi ne antaŭvidis tian uzon por miaj registraĵoj, sed entuziasmiĝas pri tio, ke mi helpas komencantojn. Mi ankaŭ malrapidigis mian parolon por ilin helpi eĉ pli. Dekomence mi supozis ke estus plendoj de fluparolantoj pro la manko de fonmuziko (tradicio en Muzaiko-novaĵrubriko), sed neniu reagis malfavore.

 

    Danke al la partnereco inter El Popola Ĉinio kaj Muzaiko mi nun scias pri didaktika uzo de niaj radioelsendoj, kiun mi antaŭe eĉ ne suspektis. Ĉinaj samideanoj foje komentas pri Muzaiko en Wechat kaj rekomendas aliulojn aŭskulti ĝin, dum en eksterlando multaj homoj pere de Muzaiko informiĝas pri El Popola Ĉinio kaj interesiĝas pri ĝi. Longan vivon al tiu partnereco!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments