El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipina arbitracio baziĝas sur malvera preteksto

| 2016-05-27
Bookmark and Share


Huangyan-insulo (dokumenta foto)
 

    En sia unuflanka arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, Filipinoj akuzas Ĉinion interveni en ĝiaj rajtoj pri efektivigo de suvereneco kaj jurisdikcio kaj en la tradiciaj vivrimedoj de ĝiaj fiŝkaptistoj sur Huangyan-insulo. Filipinoj pretendas, ke la 200-marmejla regiono ekster filipina marbordo, ekskluzive de 12-marmejlaj alt-tajdaj altaĵoj, estu ekskluziva ekonomia zono kaj kontinenta breto de Filipinoj. Ĝi ankaŭ asertas, ke la historia rajto pri akvoj interne de la naŭ-punkta linio en la Suda Ĉina Maro petitaj de Ĉinio post 2009 intervenas en rajtoj de Filipinoj pri efektivigo de suvereneco kaj jurisdikcio pri resursoj en tiuj zonoj. Tamen ekzistas multe da eraroj en la deduktado de Filipinoj.

 

    La deduktado de Filipinoj baziĝas sur malvera preteksto. Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon super Nansha-insularo. Ĉinaj leĝoj cititaj de Filipinoj klare difinas ke ĉina teritorio inkludas Nansha-insularon. La Konvencio de UN pri Mara Juro klarigis la koncepton, ke insularo estas integra tutaĵo. Tiu koncepto estis proponita de la Instituto de Internacia Juro en 1924, antaŭ la konvencio. Pro sia integreco, Nansha-insularo rajtas postuli teritorian maron, ekskluzivan ekonomian zonon kaj kontinentan breton.

 

    Filipinoj intence distordas la fakton kaj mensoge pretendas, ke en 2009 Ĉinio deklaris sian historian rajton pri la akvoj interne de la naŭ punktolinioj de la Suda Ĉina Maro kaj surbaze de tiu mensogo Filipinoj pretendas, ke ĝi havas ekskluzivan jurisdikcion de la resursoj en rilataj maroj. Por pruvi tion Filipinoj donis la ekzemplon, ke Ĉinio oponas kontraŭ ĝia ekspluatado de petrolo en Liyue Tan (Reed Bank) ekde 2010. La fakto estas, ke jam en 1976 Ĉinio oponis kontraŭ ĝia deklaro pri petrolkampa borado en tiu regiono.

 

    Pli grave estas, ke Ĉinio havas suverenecon sur Huangyan-insulo kaj la faro de Ĉinio forpeli el Huangyan-insulo filipinajn fiŝkaptistojn, kiuj kontraŭleĝe invadis la insulon, plene konformas al la Internacia Juro kaj ĝenerala internacia juro.

 

    Resumante supre menciitajn informojn, la filipina arbitracio baziĝas sur erara preteksto, distorditaj faktoj kaj estas mem-kontraŭdira.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments