El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino bonvenigis la Mondan Sentabakan Tagon per grandegaj fum-malpermesadaj signoj

| 2016-05-30
Bookmark and Share

 

    La 29-an de majo estis pendigitaj sur Ĉina Nacia Stadiono (birdnesto), en Pekino, grandega fum-malpermesada signo kaj la sloganoj "Sentabaka Pekino" kaj "Sana Ĉinio" por bonvenigi la Mondan Sentabakan Tagon, celebrotan en la 31-a de majo.

 

    La Monda Sentabaka Tago estis lanĉita de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en 1987 kaj la unua Monda Sentabaka Tago okazis en la 7-a de aprilo 1988. Ekde 1989 la Monda Sentabaka Tago okazas en la 31-a de majo ĉiujare. Establiĝo de la Monda Sentabaka Tago celas disvastigi koncepton de nefumado. Ĉiujare oni ellaboras ĉeftemon pri tabako kaj nefumado. La ĉeftemo de la ĉi-jara Monda Sentabaka Tago estas "Prepari por Neluksa Pakado". MOS alvokas, ke la landoj en la mondo sin preparu por neluksa pakado de tabakaĵoj. Neluksa pakado estas grava metodo por malkreskigi postuladon pri tabako kaj igi ĝin malpli alloga. Oni devas limigi disvastigon kaj propagandon de tabakaĵoj per pakado, kaj limigi misgvidajn pakadon kaj etikedojn kaj pli efektivigi efikon de rilataj avertaj atentigoj.

 

    Laŭ statistiko de MOS, en la mondo estas 1.1 miliardoj da fumantoj kaj 30%, la plejmulto en la mondo, estas ĉinoj. En Ĉinio pli ol duono de la plenkreska vira loĝantaro fumas kaj ĉ. 740 milionoj da nefumantoj suferas pro pasiva fumado.

 

    Ekde la 1-a de junio 2015 validas la "Pekina Regularo de Fum-Regado", konsiderata la plej "severa ordono pri fum-malpermesado" en la urbo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments