Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Videoj

Verda Ekskurso de Tianjina kaj Pekina Esperanto-Asocioj

| 2016-05-31
Bookmark and Share

 

    La 29-an de majo okazis en la Olimpika Arbara Parko de Pekino la Verda Ekskurso de Tianjina kaj Pekina Esperanto-Asocioj. Esperantistoj de Pekino kaj Tianjin renkontiĝis en parko por agrablaj aktivaĵoj per la Lingvo Internacia. Je la 9-a matene homoj komencis kolektiĝi ĉe metrostacio, kaj sekve ĉiuj iris al la parko por la programo de la renkontiĝo, kiu komenciĝis per prezentado de gestudentoj de pekina elementa lernejo Yongtai, kie Esperanto estas instruata. La infanoj preparis diversajn prezentojn de esperantaj kantoj kun koreografio, kaj ankaŭ gaje amuziĝis.

 

    La evento okazis en parko tre agrabla, inaŭgurita okaze de la someraj olimpikoj de 2008, kiu havas belan lagon sur kiu homoj promenas per boato. Blua ĉielo kaj forta suno kontribuis por krei etoson speciale agrablan sub la ombro de arboj, kie esperantistoj restis dum la aktivaĵoj.

 

    Parto de la programo konsistis de pikniko, por kiu ĉiu homo kunportis manĝaĵon. Ĉiuj kunmanĝis en agrabla etoso inter gajaj babiladoj. Inter la diversaj elektebloj por manĝi estis fruktoj, dolĉaĵoj, kukoj, sandviĉoj, hejme kuiritaj pladoj, tortoj kaj fritita pasta kuntordaĵo.

 

    Post la manĝo okazis artaj prezentadoj, kunkantado kaj ludoj. La sonoj de la bambua fluto de Kolono kaj la ukulelo de USUI Hiroyuki amuzigis la ĉeestantojn, kiuj gaje kantis plurajn esperantajn kantojn. Infanoj kiuj partoprenis la ludojn estis premiitaj per ĉokolado, kaj plenkreskuloj ankaŭ amuziĝis.

 

    Kiam la programo alvenis al la fino, kelkaj samideanoj foriris, tamen aliaj restis ankoraŭ plu por babili kaj promeni, kelkaj eĉ dormetis sub la arboj. Finfine la lastaj samideanoj kunfotiĝis kaj ankaŭ adiaŭis kun belaj rememoroj pri la agrabla tago kun esperantistoj de Pekino kaj Tianjin.

 

(Raportita de Rafaelo)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments