El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo:Lunleviĝo

| 2016-05-31
Bookmark and Share

 

Traduko-01

 

Lunleviĝo

Ekleviĝas hela luno.

Kiel blanke ĝi koloras!

Iras lante l' belulino.

Amsopiro min doloras!

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Ekleviĝas brila luno.

Kiel sorĉe ĝi arĝentas!

Paŝas svelte l' belulino.

Amsopiro min turmentas!

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Ekleviĝas ĉarma luno.

Kiel ĝi kristale puras!

Venas ŝvebe l' belulino.

Amsopiro min turmentas! 

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ -0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

Traduko-02

 

Luno helas

*kanto pri sopiro al ĉarmulino sub luna lumo.

Sur ĉielo helas luno.

Belulino sub lunlumo

Talisvelte, pimpe iras;

En min ŝia ĉarm' zefiras. 

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

Brilas luno sur ĉielo.

Belulino en lunhelo

Elegante paŝas sore;

Mi aspiras ŝin enkore.

=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Sur ĉielo luno belas,

Tamen ŝin mi pli preferas.

Jen ŝi, sorĉorave iras;

ĉagrenate, mi sopiras…

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ -0/ -0/ =0/

-0/ -0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Sceto)

 

    Popolanoj de multaj nacioj tra la mondo amas la lunon, tamen la amo de ĉinoj al la luno estas aparte profunda. Ĉinio havas sian propran kulturon de la luno. Ĉinoj havas komplekson de "adoro al la luno" nereligian.

 

    Estis centoj kaj miloj da poemoj pri la luno en la poezio de antikva Ĉinio. La plej frua peco ja estis tiu ĉi Lunleviĝo en la Libro de la Poezio. La poemo versis pri kora sopiro sub la brila luno. La poemo havis tri strofojn respektive el kvar versoj. Ĝi estis popolkanto de feŭdo Chen dum la tempo antaŭ Qin-dinastio. La poemo kantis pri belulino sub la luno.

 

    Por la luno, la apero de belulino estis duobligo de belo;Por la virino, la apero sub la luno estis kompletigo de belo. En ĉiu strofo, la unua verso vekis per inspira komenco, la dua verso pri ŝia bela aspekto, la tria verso pri ŝia gracia moviĝo, kaj la lasta verso pri la arda amo de la versanto, kiu ne povis regi sian koron trankvila. Homoj donis fortan laŭdon al la luno. Tamen la luno en tiu ĉi poemo servis nur kiel kontrastigilo de la belulino. De tio ni povis imagi, kiom neordinara estas la virino! La poemo pri sopiro sub la luno havis nebulecan animstaton kaj melankolion. Post la komenco de la Lunleviĝo , sekvis en la postaj eraoj sennombraj similaj poemoj senĉese. Kaj tiuj versaĵoj ĉiam kortuŝis kaj vekis eĥon en la koro de legantoj malpli fruaj, ĝuste kiel la Luno mem, kiu estas ĉiam vidata kaj aspektas ĉiam nova.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments