El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Li Bai: Ziye-kanto

| 2016-05-31
Bookmark and Share

 

Li Bai (701—762)

 

Ziye-kanto

—La printempa

Morusfoliojn kun la rosoj

Ĉe roj' Qin-belulin' kolektas

Per delikata man' sur sprosoj.

Sunsorĉe la vizaĝ' aspektas.

"Silkraŭpoj manĝos, mi revenos,

Kaj vi, prefekto, min ne ĝenos!"

0-0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ -0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Sceto )

 

    Ziye-kanto, alinomata Ziye-kanto pri Kvar Sezonoj, estis malnova titolo. Laŭ onidiro ĝin kreis knabino nomata Lŭofu en la tempo de Jin-dinastio (265—316 p.K.).

 

    Ziye-kanto legiĝis kiel poemserio el kvar pecoj kvarversaj. La enhavo plejofte kantis pri la malĝoja amsopiro de knabino al sia karulo.

 

    Li Bai prenis tiun malnovan titolon, ankaŭ verkis poemserion pri kvar sezonoj, sed li ŝanĝis la nombron de verskvaro al versseso. Ni povis legi tion laŭ n-ro 27 en volumo 165 de la Plena Kolekto de Tang-Poemoj .

 

    Tiu pri la sezono printempa estis la unua peco en la serio. La poemo komenciĝis per kolekto de morusfolioj far la knabino Lŭofu. Poemo pri Lŭofu nomiĝis Ĉe Morusarboj, kies unuaj versoj legiĝis jene:

 

La sun'leviĝas el sudoriento,

Radias al ĉin-familia domo.

Filin' naskiĝis bela al la gento,

Kaj Lŭofu estis ŝia propra nomo.

Lŭofu lertege silkoraŭpojn bredis

Kaj morusofoliojn ŝi kolektis.

(esp-igita de Laŭlum)

 

    Lŭofu havis ne nur belan aspekton, sed ankaŭ belan animon. La poemo laŭdis ŝian noblan kvaliton rifuzi flirtan tenton de riĉa kaj nobla altrangulo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments