El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Li Bai: Ziye-kanto (la somera)

| 2016-05-31
Bookmark and Share

 

Li Bai (701—762)

Ziye-kanto

—La somera

Tricent liojn grandas Spegula Lago,

Lotusoj flirtas sur akvfac'burĝone.

Florojn Xishi plukis en maja tago,

Ĉe roj' pro l'ĉarmo homoj svarmis ŝtone.

Sed al Palaco ŝi per ŝipo hastis,

Eĉ tiam luna la aper'prokrastis.

-0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

=0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Sceto)

 

    Jen estis la dua peco el la poemserio Ziye-kanto verkita de Li Bai.

 

    Dum verkado, ĉinaj aŭtoroj ofte gvidis sin per la devizo:

 

    Doni kiel eble pli multe da enhavo per kiel eble malpli multe da vortoj.

 

    Por tiu celo, la uzo de idiomaĵoj kaj historiaj aludoj estis tre utila por la aŭtoroj, tio povis fari la verkaĵon pli konciza kaj la aŭtoron kun impreso pli erudicia. Idiomaĵoj kaj historiaj aludoj ofte kondensiĝis en propraj nomoj, kiuj ligiĝis kun longaj kaŝitaj anekdotoj. Por legantoj, kiuj ne konis la originalan lingvon, tiaj kutimdiroj ofte fariĝis malmacilaĵoj en legado. Li Bai tre ŝatis uzi historiajn aludojn. En tiu ĉi peco pri la sezono somera li uzis la aludon pri Xi Shi.

 

    Xi Shi, kun naturdotita beleco, naskiĝis en Zhuluo-vilaĝo de Zhuji-gubernio de Zhejiang-provinco en la tempo de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (770 a.K.—221 a.K.). Tiam ŝia patrolando Yue-regno estis konkerita de Wu-regno. Goujian, la reĝo de Yue-regno, klopodis ĉiamaniere por relevigo de Yue-regno. En la momento de nacia krizo, Xi Shi oferis sin tolerante grandan humiligon por plenumi gravan mision. La reĝo de Yue-regno tributis ŝin al Fuchai, la reĝo de Wu-regno. Per sia ĉarmo Xi Shi fariĝis la plej favorata reĝa kromedzino. Ŝi konfuzis Fuchai, ke li ne plu zorgis pri regnaj aferoj, kaj fine Wu-regno estis renversita de Yue-regno.

 

    Tiu ĉi poemo komenciĝis per versoj pri pejzaĝo:

 

    "Tricent liojn grandas Spegula Lago, / Lotusoj flirtas sur akvfac'burĝone."

 

    "Kiam lotusfloroj burĝonas, Xi Shi aperas en boato kiel plukanto de lotussemujoj. Ŝia beleco kaj famo vekas sensacion. Ŝia beleco similas al ‘la lotusoj prospere disflorantaj en la Spegula Lago granda je tricent lioj'.Tiel multaj homoj svarmas por rigardi ŝin, ke la vojo fariĝas mallarĝa."

 

    Tamen la sorto de Xi Shi estis veinda.

 

    "Sed al Palaco ŝi per ŝipo hastis,/Eĉ tiam luna la aper' prokrastis."

 

    Kiam la luno ankoraŭ ne leviĝis, Xi Shi jam estis forkondukita al la palaco.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments