El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Piedvojaĝo ekde Romo de Italio ĝis Amboise de Francio laŭ la spuroj de Leonardo da Vinci

| 2016-06-01
Bookmark and Share


Marino Curnis survoje
 

La piediranto Marino Curnis kaj Vito Tornillo, ĝenerala sekretario de IFEF
 


Marino Curnis kune kun akceptantoj kun epokaj kostumoj en mezepoka vilaĝo

 

    Por celebri la kvincentan jaron de la translokiĝo de Leonardo da Vinci el Italio al kortego de Francio, Marino Curnis iras piede laŭ la probabla itinero perkurita de la Majstro en la jaro 1516, preskaŭ 1 950 kilometroj longa, kiel pilgrimado al la tombo de Leonardo. La vojaĝo daŭros ĝis la 19a de julio 2016, ĉirkaŭ du monatoj, kun ekiro antaŭfiksita por la 17-a de majo 2016.

 

    Itinero

 

    La itinero, absolute nur piede, antaŭvidas 1 950 kilometroj per 58 etapoj, averaĝe 33 km po tago, tra Italio kaj Francio. La maksimuma altitudo dum la itinero estas 2 000 metroj sur mara nivelo.

 

    Mesaĝo

 

    Vojaĝo piede por malkovro de lokoj, kiujn konis la granda itala genio. Vojaĝo por celebri la talenton de Leonardo antaŭigante je tri jaroj la dezirindajn celebradojn okaze de la kvincenta datreveno de lia morto. Malkovra vojaĝo kontraŭa al sensento de nia epoko. Piedvojaĝo por realproprigi al si simbole la tempon kaj la spacon. Sperto por re-malkovri plenforme la belecojn de la itala lando kaj ĝiaj gentoj, ilin metafore kondukante al Eŭropo, en la tiame same ĉarma lando de Francio. Vojaĝo, kiu volas esti granda-malgranda kontribuo direkte al nova renesanco humanisma.

 

    Vojaĝ-Maniero

 

    Malrapida vojaĝo piede laŭ la manieroj, kiuj plaĉas al Marino Curnis (la piedirado, la malkovrado, la esplorado, la kunpartigado, la gastigado, la manko de teknologio...). Li vojaĝas malaltkoste, utiligante la helpon de personoj kaj asocioj ankaŭ el Esperantujo, kiuj aliĝas al lia piedirado dum kelkaj kilometroj; partneroj kaj oficialaj institucioj, kiuj povas subteni tiun projekton; amaskomunikiloj kiuj atentigas pri ĉi tiu vojaĝo, kunlaborantaj por disvastigi mesaĝon kaj kulturon de la tiel nomata "subtenebla turismo".

 

    Taglibro

 

    Leonardo da Vinci ĉiam kunportis notlibreton. Ankaŭ pro tio li kunportos kajeron por kolektado de atestoj pri renkontiĝoj kaj momentoj travivitaj dum ĉi tiu piedirado. Komplemente estas antaŭvidita la sekvanta eldono de libro, la vojaĝa taglibro de "Leonardo 1516".

 

(Kontribuita de Vito Tornillo, ĝenerala sekretario de IFEF)

Redaktoro: Wang Lihua

 

------------------------------

 

    Pri la piediranto:

    Marino Curnis (legu: Marino Kurnis) naskiĝinta en Bergamo la 7-a de Majo 1973, dediĉas sian vivon al multnombraj interesoj. Li verkadas poemojn kaj rakontojn ekde la aĝo de 12 jaroj. Ekde 2003 li eldonis malsamajn librojn kaj kolektojn de poemoj. Marino vivis multajn spertojn, kaj artfake kaj laborfake. Artfake, krom pentrado kaj verkado, li sin dediĉis aparte al muzika studo, komponinte pecojn de malsamaj ĝenroj. Lia "vaganta" karaktero puŝadas lin dediĉi la tempon al Vojaĝado en multaj landoj. Tio oferdonis al li la konscion pri la graveco de nia internacia lingvo: Esperanto.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments