El Popola Ĉinio>头条新闻>

Per pentrado patro akompanas kreskadon de sia filo

| 2016-06-01
Bookmark and Share


Chen Chuanlin, lia edzino kaj ilia filo en ludado (Foto de Luo Xiaoguang, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


Chen Chuanlin en pentrado per komputilo (Foto de Luo Xiaoguang, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    33-jara Chen Chuanlin estas patro naskiĝinta post 1980-aj jaroj. Por akompani kreskadon de sia filo, Chen faris por li ĉ. 100 pentraĵ-librojn, en kiuj estas grafitioj faritaj per koloraj penikoj kaj pentraĵoj per komputilo.

 


Chen Chuanlin kaj liaj pentraĵ-libroj (Foto de Luo Xiaoguang, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Chen lernis pentradon nur en sia infaneco. Tamen kiam li vidis ekscititan vizaĝon de sia filo dum legado de pentraĵ-libroj kaj kiam la filo demandis lin ĉu estas nova pentraĵ-libro, li uzis sian tutan lertecon por pentrado. Lia filo Beibei kvarjariĝis kaj li pentradas por kvar jaroj.

 


Chen Chuanlin, lia edzino kaj ilia filo en legado de pentraĵ-libroj (Foto de Luo Xiaoguang, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Laboranta en pekina amaskomunikilo, Chen Chuanlin diris: "Mi ne havas multe da libera tempo, ĉar dumtage mi devas labori kaj vespere zorgi pri la filo. Tamen mi certe povas trovi tempon por kontentigi ŝaton de mia filo." Por fari pentraĵ-librojn ŝatatajn de infanoj, estas malfacila pentrado, sed pli malfacila estas redaktado de rakontoj.

 


Pentraĵ-libro farita de Chen Chuanlin (Foto de Luo Xiaoguang, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Foje Beibei vundiĝis dum ludado. Post krustiĝo de la vundo li ofte gratis ĝin pro neeltenebla juko. Pro tio Chen Chuanlin verkis la rakonton "Resanigaj Insektoj". Ĝi diras, ke sur hom-haŭto vivas amaso da koloraj "resanigaj insektoj", kiuj diligente trikas reton por resanigi vunditan haŭton. "Grati vundon" difektos tiujn insektojn...

 


Verkoj el la pentraĵ-libro "Benko kun mil piedoj" farita de Chen Chuanlin (Foto de Luo Xiaoguang, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Por pli bone redakti rakontojn, Chen Chuanlin, kompetenta pri fremdlingvo, legis multe da libroj pri ĉina tradicia kulturo, scienc-popularigo, astronomio, geografio ktp. Pro tiuj pentraĵ-libroj Beibei konis ne nur ĉiel-arkon, la sunon, hipopotamon, rinoceron, grandan pandon kaj aliajn malofte videblajn bestojn, sed ankaŭ "fenestro-kurtenon, kiu scipovas paroli" kaj "kolorajn resanigajn insektojn" neekzistantajn en la mondo. Chen Chuanlin diris: "Mi esperas fariĝi patro adorata de mia filo, kaj ke li fieros pri mi."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments