El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gravaj superteknologiaj produktaĵoj en la Ekspozicio pri Teknologiaj Novigoj kaj Atingoj

| 2016-06-01
Bookmark and Share


La Ekspozicio pri Teknologiaj Novigoj kaj Atingoj de la 12-a Kvinjara Plano
 

    Vespere de la 31-a de majo en Pekina Ekspoziciejo inaŭguriĝis la Ekspozicio pri Teknologiaj Novigoj kaj Atingoj de la 12-a Kvinjara Plano, kaj ĝi ricevis siajn unuajn vizitantojn. Multaj novaj ekspoziciaĵoj kun plej supera teknologio mirigis reprezentantojn de la Tutlanda Konferenco pri Scienco kaj Tekniko. Malsame al alia teknologia ekspozicio, tiu enhavas pli grandajn eksponaĵojn, el kiuj multaj unuafoje prezentiĝas al la publiko.

 


Batiskafo Qianlong-2
 

    Troveblas en la ekspozicio multaj superteknologiaj produktaĵoj, inkluzive de simulada spacolaboratorio Tiangong-2, ĉin-faritaj blatoj, nov-energiaj aŭtoj, modelo de superrapida fervojo, moderna agrikulturo, Ebola-vakcino kaj roboto kiu povas fari ortopedian kirurgion. Ili estis fruktoj de granda novigo de Ĉinio dum la periodo de la 12-a Kvinjara Plano.

 


Modelo de la aviadilo Jian-20
 

    La ekspozicio okazos en Pekina Ekspoziciejo de la 1-a ĝis la 7-a de junio, kun granda areo de 19 mil kvadrataj metroj. Prezentiĝos gravaj teknologiaj kreaĵoj en la kampoj de baza esploro kaj strategia superteknologio, kiuj helpas la industriajn transformon kaj altgradigon, antaŭenpuŝas disvolviĝon de la specialaj industrioj regionaj kaj promocias la novigon kaj entreprenadon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments