El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio refutis erarajn opiniojn de The New York Times pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-06-02
Bookmark and Share


Zhu Haiquan, proparolanto de la ambasadorejo de Ĉinio en Usono
 

    La 31-an de majo la reta ĵurnalo The New York Times aperigis leteron de Zhu Haiquan, proparolanto de la ambasadorejo de Ĉinio en Usono, al la ĵurnalo. En la letero li eksplikis ĉinajn principon kaj starpunkton pri la Suda Ĉina Maro kaj refutis erarajn opiniojn en la ĉefartikolo Playing Chicken in the South China Sea (Konkuri pri Kuraĝo sur la Suda Ĉina Maro" aperinta en tiu ĵurnalo la 21-an de majo.

 

    En la letero sub la titolo La Suda Ĉina Maro ne devas fariĝi geopolitika disputejo, Zhu Haiquan montris, ke konservo de la suvereneco sur la insuloj de la Suda Ĉina Maro estas efektivigi laŭleĝan rajton de Ĉinio. Post la Dua Mondmilito, laŭ Deklaracio de Kairo kaj Deklaracio de Potsdamo Ĉinio reakiris sian suverenecon sur la insularoj Nansha kaj Xisha. Ekde la 1970-aj jaroj kelkaj landoj kontraŭleĝe invadis kaj okupis insulojn de ĉina Nansha-insularo.

 

    Zhu diris, ke la sola rimedo por solvi disputon pri la Suda Ĉina Maro estas traktado kaj interkonsiliĝado inter rilataj landoj. Per paca traktado Ĉinio subskribis 12 landlimajn traktatojn kun 14 tere najbaraj landoj. Tiu metodo taŭgas ankaŭ por solvi disputon pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Li diris ankaŭ, ke klopodante por solvi la disputon per diplomatia maniero, Ĉinio ĉiam sin detenas. La surinsula konstruado de Ĉinio kun paca celo ne influos liberecon de navigado kaj flugado. La faro de Ĉinio nek akcepti nek partopreni arbitracion unuflanke lanĉitan de Filipinoj konformas al la Internacia Juro.

 

    Pri la evento menciita en la ĉefartikolo de The New York Times, Zhu diris, ke laŭ informo diskonigita de Ĉinio, usona milit-aviadilo faris malalt-altitudan esploradon super ĉina maro. Pro tio ĉina milit-aviadilo sekvis kaj observis ĝin kaj tenadis sin en sekura distanco al ĝi. La manipulado de ĉina milit-aviadilo estas sekura kaj tiu de la usona milit-aviadilo nesekura pro ĝia intenco de minaco kaj timigo.

 

    En la fino de sia letero Zhu Haiquan skribis, ke la Suda Ĉina Maro ne devas fariĝi disputejo de geopolitiko, "Ni esperas, ke Usono ĉesigos paradon de milita forto kaj ludos respondecan kaj konstruivan rolon por antaŭenpuŝi dialogojn kaj traktadojn."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments