El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana firmao Mitsubishi Materials pentas pri la perforta varbado de ĉinaj laboristoj dum la Dua Mondmilito

| 2016-06-02
Bookmark and Share


Reprezentantoj de la vivantaj viktimoj kaj familianoj de la forpasintaj
 

    Antaŭtagmeze de la 1-a de junio tri reprezentantoj de la iamaj ĉinaj laboristoj perforte varbitaj de Japanio dum la Dua Mondmilito kaj travivantaj ĝis nun subskribis kun la japana firmao Mitsubishi Materials, unu el la labordevigintoj de la ĉinaj viktimoj, interkonsenton pri akcepto de ĝiaj pento kaj kompenso. Laŭ la interkonsento la firmao donos 100 mil juanojn pohome al ĉiuj vivantaj viktimoj aŭ familianoj de la forpasintaj. La firmao ankaŭ promesis konstrui monumenton en Japanio memore al la laboristoj.

 


En la konferencejo kie kunvenas juristoj de Ĉinio kaj Japanio
 


Reprezentantoj de la vivantaj viktimoj kaj familianoj de la forpasintaj
 

    En la interkonsento la firmao klare agnoskis la historian fakton, ke la homaj rajtoj de tiuj ĉinaj laboristoj estis ekscese atencataj, kaj esprimis sian "sinceran penton" al la viktimoj kaj al iliaj familianoj. Kiel kompenso, la firmao donos al ĉiu viktimo aŭ familiano 10 mil juanojn kaj pagos por la starigo de monumento por ke la japanoj daŭre memoru la historion.

 


Reprezentanto de la japana firmao (starante)
 

    Dum la agresado de Japanio en Ĉinion, ĉirkaŭ 40 mil ĉinoj estis perforte forportitaj al Japanio kiel laboristoj. La antaŭa formo de la firmao kaj ĝiaj subaj kompanioj prenis 3 765 personojn kaj devigis ilin laboradi sub ekstreme malbonaj kondiĉoj kiel sklavoj en malsato kaj malvarmo. Tia kontraŭhomeca vivo kaj manko de kuraca helpo kaŭzis la morton al 722 ĉinoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments