El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN forte kondamnis la atakon al packonserva trupo en Malio

| 2016-06-02
Bookmark and Share


Enirejo de kampadejo de la speciale sendita grupo de UN en Gao de Malio, fotita de Pan Siwei, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, la 28-an de oktobro 2015
 

    Frumatene de la 1-a de junio en kampadejo de la speciale sendita trupo de UN en Malio okazis terorista atako, kiu mortigis ĉinan packonservanton kaj vundis aliajn kvar homojn.

 

    Ĉinio reagis per forta kondamno al la atako. Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke tio estas terorista atako al pac-konservantoj de UN kaj serioza krimo netolerebla. "Ni postulas, ke la malia registaro kaj UN tuj faru enketadon pri la okazaĵo, laŭleĝe punu krimulojn kaj bone traktu sekvajn aferojn kune kun Ĉinio."

 

    Hua Chunying emfazis, ke la ĉina registaro firme subtenas la internaciajn pac-aferojn kaj la pacon kaj stabilecon de Afriko. Nun pli ol 2 400 ĉinaj packonservantoj plenumas packonservajn taskojn de UN en Malio, Kongo, Liberio kaj aliaj kvar afrikaj landoj. Ĉinio daŭre partoprenos en la packonserva agado de UN kaj daŭre faros sian kontribuon por efektivigi spiriton de la Ĉarto de UN kaj por konservi la pacon kaj sekurecon de Afriko.

 

    En la sama tago la Sekureca Konsilio de UN kaj la ĝenerala sekretario de UN faris deklarojn por kondamni tiun teroristan atakon kaj esprimi profundan kondolencon al la familianoj de la forpasinta ĉina packonservanto kaj al la ĉina registaro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments