El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis la blankan libron Libereco de Religia Kredo en Xinjiang

| 2016-06-03
Bookmark and Share


Xi Yanchun en prezido de la gazetara konferenco (Foto de Zong Chao el la Ĉina Interreta Informa Centro)
 

    La 2-an de junio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Libereco de Religia Kredo en Xinjiang kaj okazigis gazetaran konferencon por diskonigi tiun libron kaj liberecon de religia kredo en Xinjiang. Xi Yanchun, vicestro de la informa buroo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diskonigis ke la blanka libro kun pli ol 8 600 ideogramoj konsistas el tri partoj, nome enkonduko, teksto kaj epilogo.

 

    En la enkonduko legeblas konciza resumo pri la religia historio de Xinjiang kaj ĝia nuna stato.

 

    La teksto enhavas 7 partojn, kiuj temas pri la religia historio de Xinjiang, garantio de civitana rajto pri libereco de religia kredo, kontentigo de normala postulo de civitanoj pri religia kredo, laŭleĝa administrado de religiaj aferoj, disvolvado de eksteraj interŝanĝoj de religio, antaŭzorgo kaj kontraŭbatalo al religia ekstremismo kaj pri ludado de pozitiva rolo de religiaj rondoj.

 

    La blanka libro havos la versiojn ĉinan, anglan, francan, germanan, rusan, hispanan kaj araban, kaj ankaŭ en la naci-minoritataj lingvoj ujgura kaj kazaĥa. La ĉina kaj angla versioj de la libroj estis eldonitaj respektive de la Popola Eldonejo kaj la Ĉina Fremdlingva Eldonejo. Ili estos distribuataj de la Xinhua-a Librejo en Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments