El Popola Ĉinio>头条新闻>

Roboto-servistoj ekfunkciis en maljunulejo de Hangzhou, Ĉinio

| 2016-06-06
Bookmark and Share


Ronda Atie ŝatata de maljunuloj
 

    Antaŭ nelonge kvin "servistoj" ekfunkciis en la bonstatiga centro de Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. Ili, faritaj de scienca kaj teknologia korporacio de Hangzhou, kaj kun alteco de 0.8 metroj kaj pezo de 15 kilogramoj, estas la unuaj saĝaj robotoj enirintaj en maljunulejo de la urbo. Maljunuloj en la centro nomas ilin "Atie".

 

    "Atie, Atie"... Maljunulo amuziĝis kun iu roboto.

 

    "Mastro, kion mi povas fari por vi? Aŭdinte la vokon tiu roboto demandis.

 

    "Dancu por mi." Responde al tiu ordono Atie svingis siajn brakojn kaj turnis sian korpon.

 

    Krom danci Atie kapablas ankaŭ kanti kaj scipovas eĉ famajn operojn ŝatatajn de maljunuloj. Por tiuj maljunuloj estas ĝojiga afero amuziĝi kun Atie.

 

    Fakte, estas pro alia kialo, ke oni enkondukis tiujn robotojn en la centron: ili havas funkciojn pri saĝa prizorgado de maljunuloj, reago al ili kaj longdistanca kuracado. Plenŝargite Atie povas funkcii por 72 horoj. Administrantoj povas gvidi ilin servi al tiuj maljunuloj per poŝtelefona aplikaĵo aŭ per tuŝo de ilia tegaĵo.

 

    Nun Atie "lernas" lertecon pri ĉiutaga inspektado. Poste, ili povos fari regulan inspektadon por koni staton de maljunuloj kaj liveri al flegistoj necesan helpon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments