El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aranĝoj pri la 11-a Tago de Kulturaj Heredaĵoj en Ĉinio

| 2016-06-06
Bookmark and Share


La 11-an de junio okazos en la Nacia Muzeo de Ĉinio senpaga aranĝo pri spektado de antikvaĵoj kaj konsultado pri ili.
 

    La 11-a de junio estas la 11-a Tago de Kulturaj Heredaĵoj en Ĉinio. De tiu ĉi tago ĝis la 23-a de junio, en la Nacia Biblioteko de Ĉinio oni okazigos 12 prelegojn pri protektado de kulturaj heredaĵoj. La prelegojn faros koncernaj fakuloj kaj heredantoj de diversaj metiartoj. Kaj en la tuta lando estos pli ol 800 aranĝoj por ke la publiko pli bone konu kaj partoprenu la protektadon de kulturaj heredaĵoj.

 


Afiŝo pri la 2-a komuna eksponado pri kulturaj heredaĵoj de la municipoj Pekino kaj Tianjin kaj la provinco Hebei
 

    Festivalo de Drakboata Festo okazos en la hejmoloko de la antikva patrioto-poeto Qu Yuan, t.e. en la urbo Yichang de la provinco Hubei en suda Ĉinio; estos la 2-a komuna eksponado pri kulturaj heredaĵoj de la municipoj Pekino kaj Tianjin kaj la provinco Hebei en norda Ĉinio; komenciĝos la "jaro de kulturaj heredaĵoj en la kolorriĉa Guizhou" de tiu ĉi provinco en sudokcidenta Ĉinio; lanĉiĝos la ekspozicio pri tradicia farado de ĉina ink-ŝtono (ŝtatnivela kultura heredaĵo) kaj la konkurso de kreivecaj projektoj pri ĉinaj metiartoj organizitaj de la Muzeo de Palaco de Princo Kung sub la Kultura Ministerio de Ĉinio kaj la retejo wodsy.com. La ĉi-jaraj aranĝoj pri kulturaj heredaĵoj fokusiĝos al la tradiciaj metiartoj, kaj fariĝos pli enhavoriĉaj kaj pli facile alireblaj por la publiko.

 


Konkurso de kreivecaj projektoj pri la ĉinaj metiartoj
 

    La kultura ministerio diris, ke la protektado de kulturaj heredaĵoj devas adaptiĝi al la moderna socio kaj esti heredata en la ordinara ĉiutaga vivo. Per diversaj aranĝoj en la tuta lando, oni povos plene montri la ĉarmon de tradiciaj metiartoj kaj aliaj kulturaj heredaĵoj, prezenti la fruktojn de protekta laboro por ke la publiko sciu ilin, kaj akceli vastan praktikadon de tradiciaj metiartoj en la moderna ordinara vivo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments