El Popola Ĉinio>头条新闻>

Britio unuafoje emisios plastajn monbiletojn

| 2016-06-06
Bookmark and Share

 

    La 2an de junio retejo de la Brita Brodkasta Kompanio (BBC) raportis, ke la Angla Banko, la centra banko de Britio, publikigis la plej novan dezajnon de plasta monbileto de kvin sterlingaj pundoj. Kompare kun la nuna en cirkulado, la nova estas pli malgranda, kaj tio estas la unua fojo en pli ol cent jaroj, ke Britio uzos la plastan anstataŭ la paperan.

 

    La ĉefa parto de la plasta monbileto estas polimero. Ĝi estas maldika, fleksebla kaj travidebla membrano kun pluraj tavoloj da speciala inko sur la fronto kaj la dorso. Sur la specimena bileto tie, kie sen desegno fariĝis "eta fenestro" travidebla.

 

    Pli ol 20 landoj, inkluzive de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Kanado, uzas polimerajn monbiletojn.

 

    BBC raportis ankaŭ, ke la monbileto de kvin sterlingaj pundoj oficiale cirkulos en septembro. Monbiletoj de 10 kaj 20 pundoj estos emisiotaj respektive en 2017 kaj 2020.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments