Ĉinio kaj Brazilo: la homoj (II)

| 2016-06-06
Bookmark and Share

    Min daŭre turmentas mia senfina pensado pri la esencoj de brazila kaj ĉina kulturoj, iliaj radikoj kaj la ĉina influo en brazilaj kulturo, temo apenaŭ traktita de kelkaj brazilaj historiistoj kaj sociologoj. Mi nuntempe legas la libron A queda do aventureiro (La falo de la aventuristo), de Pedro Meira Monteiro, profunda sociologia analizo de Radikoj de Brazilo, de Sérgio Buarque de Holanda, kaj tiu legado aldonas interesajn elementojn al mia pensado pri la esenco de Brazilo. Aliflanke, mia ĉiutaga sperto de Ĉinio donas al mi pliajn informojn pri la funkciado de ĉina socio kaj instigas min esplori pri la lando kaj ĝia kulturo.

 


Bunta komerco en Pekino

 

    En interreto mi trovis tre interesajn konsilojn al brazilaj komercistoj interesataj pri negocoj kun ĉinoj. Ili evidentigas grandajn similaĵojn inter brazila kaj ĉina kulturo, kaj samtempe la libro de Pedro Meira Monteiro flustras en miaj oreloj sociologian fonon pri la jam menciitaj, en aliaj artikoloj, brazila "elkoreco" kaj "laboro kaj aventuro".

 

    La unua konsilo: "Por ĉino estas tre gravaj la interkonatiĝo kaj la prizorgado de interhomaj rilatoj: por havi bonajn komercajn rilatojn kun ĉinoj, oni devas esti liaj amikoj". Sekva konsilo: "Eĉ en komercaj rilatoj, ĉinoj, samkiel brazilanoj, ne ŝatas tuj trakti la aferon, sed unue babili pri aliaj temoj kaj bone interkonatiĝi". Rimarku: estis menciita "samkiel brazilanoj". Mi jam menciis la "elkorecon" de brazilanoj, alivorte, brazilanoj estas esence regataj de pasioj.

 

    Nur en la pasinta jarcento la brazila popolo amase migris al urboj. Antaŭe brazilanoj kutimis loĝi en kamparo, kie familio estas la kerno de interhomaj rilatoj kaj la manko de urbaj strukturoj igas homojn pli dependaj unu de la alia (ekzemple, kiam kamparano vizitas la urbon, najbaroj petas al li aĉeti varojn, kiujn ili bezonas). Max Weber, aŭtoro kiu inspiris De Holandan, analizis la modernan usonan socion por konkludi, ke la nuna erao kreiĝas surbaze de nepersoneco en interhomaj rilatoj: homo fariĝas cifero en komercaj rilatoj, vendisto kaj aĉetanto ne konas unu la alian, kaj nur en urbo tiu procezo povas plene disvolviĝi.

 

    Taglibroj de vojaĝantoj en kolonia Brazilo mencias la apenaŭan ekziston de komercaj aktivaĵoj en la urboj, kaj en bezono de varo oni devus ofte informiĝi pri kiu homo havus tion por vendi kaj aĉeti la varon en la hejmo de la vendisto post babilado por interkonatiĝo. Aliaj mencias pri la unuaj komercistoj en la lando, ke ili bezonis amikiĝi al la klientoj por sukcesi vendi siajn varojn. Inter la plej fruaj komercistoj de kelkaj brazilaj urboj, multaj estas ĉinoj, kaj tio kreas interesajn demandojn: ĉu ĉina enmigrado influis tiun kulturan trajton de brazilanoj? Ĉu kulturaj similaĵoj kontribuis por prospero de ĉina entreprenado en Brazilo?

 


Granda domo de antikva bieno en Campinas, Brazilo. Nuntempe ĝi estas muzeo kaj kulturdomo.

 

    Familio ŝajnas al mi la kerno de ajna analizo pri tiu fenomeno: en la brazila socio, fondita en sukerbienoj, la bienistoj laŭ paso de la tempo sukcesis iom post iom ampleksigi la atingojn de siaj hejmaj potencoj: la reguloj observeblaj en la Granda Domo, loĝejo de la bienisto kaj sia familio, atingis la tutan bienon, kaj poste la urbeton ĉe la bieno kaj plu kreskis, ĝis krei konflikton kun la reguloj de la najbara bienisto, kaj surbaze de tiuj personaj disputoj estis kreita la politika sistemo de Brazilo.

 

    En la ĉina socio familio ankaŭ ludas tre gravan rolon, ĉinoj entuziasmiĝas babili pri familio, pridemandas min ĉu mi havas edzinon kaj infanon, kaj sin montras interesataj pri kiaj estas familiaj rilatoj en Brazilo. Ŝajnas al mi ke ambaŭ landoj estas kulture tre proksimaj unu al la alia rilate al la kerna rolo de familia moralo, sed mi ne komprenas la kialon de tiu fenomeno en Ĉinio, ĉar male al Brazilo, lando kies ekonomio estas historie forte ligita al agrokulturo kaj minado, kamparaj aktivaĵoj, ĉinoj antaŭ jarmiloj kreis komercan civilizacion, kiu forte dependas de urboj por efektiviĝi, kaj se la urba medio invitas al raciigo de interhomaj rilatoj kaj malfortigo de emociaj ligoj inter homoj, kiel do klarigi la gravan rolon de familio en la ĉina socio?

 

    Amiko klarigis al mi tion, ke ĉinoj ĉiam taksis grave havi multajn gefilojn, ĉar kiam la gepatroj maljuniĝas, estas devo de la gefiloj prizorgi ilin. Tiusence havi infanon estas por ĉinoj esti investo en sia propra estonteco: gefiloj prizorgos la vivtenadon, kuracadon kaj aliajn bezonojn de la gepatroj. Simile okazis ankaŭ en kampara Brazilo: nur komence de la 1960-aj jaroj la brazila registaro donis al kamparanoj la rajton emeritiĝi, antaŭe ilia nura alternativo estis havi gefilojn por anstataŭi ilin en la laboro kaj daŭre garantii rimedojn por vivtenado de la familio.

 

    En brazila urba vivo, la komerco kun Makao kaj tiamaj kolonioj de Portugalio en Azio, kaj kun landinterno de Ĉinio, kiu ankaŭ komercis kun portugaloj, venigis ĉinajn enmigrantojn al la ĉefaj komercaj urboj de la brazila marbordo, sekve pliaj ĉinaj enmigrantoj venis al Brazilo por labori en tekulturo, sed finfine fariĝis komercistoj. Ŝajne la urba vivo en tiama Brazilo estis favora al adaptiĝo de ĉinoj, alkutimiĝintaj al la loka sistemo de interhomaj rilatoj.

 

    Ankoraŭ mankas respondi unu demandon: laŭ la teorio de Weber, la racia investado cele al monprofito postulas de komercisto, ke li evitu havi personajn rilatojn kun klientoj kaj funkciuloj: ĉiu homo devas esti nur cifero en la librotenado, por eviti ke personaj rilatoj malefikigu la profiton, kio efektive okazas kiam ekzemple oni dungas familianon de amiko anstataŭ la teknike plej taŭgan fakulon aŭ vendas al amiko kontraŭ speciala prezo nome de la amikeco. Do kiel eblas, ke brazilanoj kaj ĉinoj malobservas la distancon inter personaj kaj profesiaj rilatoj, tamen eĉ tiel sukcesas en entreprenado?

 

    Konduto de sukcesaj komercistoj de Brazilo kaj Ĉinio ŝajnas al mi tre similaj: ili kapablas samtempe starigi proksimajn rilatojn kun klientoj kaj partneroj kaj eviti ke tio malkreskigu la profiton. Fakte, ili eĉ kapablas uzi la amikecon en ilia profito: gajnas fidelan klienton, sugestas "kiel amiko" produkton aĉetindan, uzas amikecan babiladon por konvinki la klienton aĉeti varon, kaj ja donas specialan rabaton "al amiko", sed tiun "rabaton" ĝuas preskaŭ ĉiuj, alivorte la rabato estas nur rimedo por kredigi al la kliento, ke li faras bonan negocon.

 


Komerca strato en Pekino

 

    Mi amuziĝis kiam, en ĉina merkato, vendistino proponis al mi ĉinan artaĵon, kies prezo en la Somera Palaco, laŭ ŝi, estas 300 juanoj (mi poste trovis similan artaĵon en la Somera Palaco kontraŭ triono de tiu prezo), kontraŭ "nur" 50 juanoj, speciala prezo "nur por amikoj". En Brazilo oni faras simile, sed la rabato ne povas esti tiom alta: rabateto ĝojigas la klienton, kiu sentas sin speciala kaj dankema, sed se oni donas grandegan rabaton, evidentiĝas ke la "normala" prezo estis troigita por efektivigi la vendon kontraŭ la vera normala prezo, ŝajnigante ĝin tre avantaĝa. Brazilanoj taksas tiun konduton kiel trompo, sed en Ĉinio, eble pro la antikva tradicio negoci prezojn, rabategoj estas normalaj: la fina prezo multe dependas de la negocad-kapabloj de ambaŭ partioj.

 

    Alia interesa similaĵo inter Brazilo kaj Ĉinio: en multaj brazilaj restoracioj oni parkere konas nomojn kaj preferojn de oftaj klientoj, kaj tio okazis al mi diversfoje. En Ĉinio post reveni kelkfoje al la samaj restoracioj, oni rekonis mian vizaĝon kaj rememoris miajn preferojn.

 

    Ekonomia kresko de Ĉinio estas la plej granda en la mondo kaj iam superos tiun de Usono. Tio atestas ke la elkoraj rilatoj inter homoj ne estas damaĝaj al la ekonomia sistemo, sed male, la soleca vivostilo en okcidentaj landoj kaŭzis reagojn kontraŭ la transformado de nomoj en ciferoj. Nuntempe oni volas senti sin speciala, reakiri la identecon perditan, kaj sekve firmaoj en la tuta mondo klopodas humanigi la rilatojn kun klientoj por gajni ilian fidelecon: bankokarto kun arto libere elektita de la kliento, alvoko per la nomo anstataŭ cifero, rabatkuponoj por fidelaj klientoj, ktp.. La mondo imitas la ĉinan kaj brazilan sistemojn de "elkora komerco".

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments