El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉininoj multiĝas en la nomlisto de Forbes pri la 100 plej potencaj virinoj en la mondo

| 2016-06-07
Bookmark and Share


Margaret Chan, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Sano
 

    Laŭ raporto farita de la retejo de la brita elsenda asocio BBC en la 7-a de junio, pli multaj ĉininoj eniris en la ĉi-jaran nomliston de Forbes pri la 100 plej potencaj virinoj en la mondo. La nombro de la ĉinaj virinoj enlistigitaj superis tiun de la lastaj jaroj. Inter la eminentaj virinoj, Angela Merkel, germana ĉefministro, daŭre okupas la unuan lokon. Ŝin sekvas Hillary Clinton, kandidato por la prezidenteco de Usono, kaj Janet L. Yellen, respondeculo de la Federacia Rezerva Sistemo de Usono. Peng Lei, altranga direktoro de la grupo Alibaba, kaj Margaret Chan, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Sano, okupas la plej antaŭan lokon inter la 9 ĉininoj, t.e. ili estas la 35-a kaj la 38-a en la listo.

 

    La nomlisto inkludas 100 virinojn de 29 landoj el la kampoj de politiko, komerco, tekniko, filantropio kaj aliaj. Inter la 100 elstaraj virinoj troviĝas 32 ĉefaj afergvidaj oficistoj (CEO), 12 gvidantoj mondnivelaj kaj 11 miliarduloj kiuj inkludas 9 iniciatintoj de propra entrepreno. La enlistigitaj virinoj totale kreis enspezon je ĉirkaŭ duiliono da usonaj dolaroj kaj influas la vivon de 3 600 milionoj da homoj. La averaĝa aĝo de la virinoj estas 57, kaj la plej juna el ili estas la 41-jara Marissa Mayer, ĉefa afergvida oficisto de Yahoo!, la plej aĝa estas Elizabeth II (la 29-a en la listo), brita reĝino kiu celebris sian 90-jariĝon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments