El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la unua premi-dona ceremonio de Unesko por edukado de knabinoj kaj virinoj

| 2016-06-08
Bookmark and Share


Peng Liyuan en parolado. (Foto de Xie Huanchi, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 6-an de junio en la Popola Halo de Pekino okazis ceremonio por doni premion de Unesko por edukado de knabinoj kaj virinoj. La ceremonion ĉeestis pli ol 300 homoj, inter kiuj estas Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko, studentoj de la internacia trejna kurso por edukado de knabinoj kaj virinoj, diplomatiaj senditoj de rilataj landoj al Ĉinio, reprezentantoj de internaciaj organizoj en Ĉinio kaj studentoj de universitatoj kaj kolegioj en Pekino. En la ceremonio la ĉeestantoj spektis filmeton pri atingoj de Ĉinio en edukado de knabinoj kaj virinoj, reprezentantoj de du premiitaj organizoj faris parolojn, studentoj faris literatur-artan prezentadon.

 


En la premi-dona ceremonio (Foto de Xie Huanchi, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La premio de Unesko por edukado de knabinoj kaj virinoj, proponita kaj subvenciita de Ĉinio, estas la unua premio de Unesko en tiu kampo. Akceli justecon de edukado kaj havigi al ĉiu homo la ŝancon ricevi edukadon en egaleco kun la aliaj estas fundamenta eduka politiko de Ĉinio. Ĉinio kune kun la internacia socio daŭre penados por realigi la programon de daŭrigebla disvolvado en 2030 kaj la celon de la Agada Kadro de Edukado en 2030.

 

    Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj speciala sendito de Unesko por edukado de knabinoj kaj virinoj, ĉeestis la ceremonion kaj faris parolon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments