El Popola Ĉinio>头条新闻>

Libereco de Navigacio: ĉu Usono praktikas rajton aŭ potencon?

| 2016-06-08
Bookmark and Share

 

Leslie Fong

 

Altranga plenuma vicprezidanto de merkata kaj cifereca sekcio el Singapura Eldoneja Holdingo

 

Eksa redaktoro de la ĵurnalo The Straits Times

 

    Mi hazarde ricevis retpoŝton, kiu temas pri tio, ke Usono prenas liberecon de navigacio kiel laman pretekston por montri siajn muskolojn al Ĉinio pri la maraj postuloj en la Suda Ĉina Maro.

 

    La letero, skribita de iu sinjorino Oh Beigong el Tajpeo, estis adresita al usona admiralo Harry B. Harris, estro de la Pacifika Komandejo de la Usona Armeo.

 

    Mi ne konas la sinjorinon Oh, tamen mi pensas, ke ŝi havas akran vidon. Laŭ mi tio, kion ŝi skribis, estas ekzakta. Por ke legantoj faru sian juĝon, mi prezentas la leteron jene:

 

    Kara admiralo Harris,

 

    Mi skribas por gratuli vin pro tolero de ŝipanoj en la tuta mondo por aserti la rajton pri libereco de navigacio en internaciaj akvoj. Vi estis aŭdaca, kiam vi en la 10a de majo sendis misilan destrojeron USS William P. Lawrence al 12 marmejloj proksime al Yongshu Jiao, okupata de Ĉinio por multaj jaroj.

 

    Kelkaj el miaj amikoj diris, ke la destrojero faris nur solan preterpason, kiu devas esti kvalifikita kiel senkulpa preterpaso laŭ la 18a artikolo de la Konvencio de UN pri Mara Juro. Alivorte, estas nenia reala risko, ke ĉinoj respondos kaj koleregos, vorte aŭ metafore. Ili diris ankaŭ, ke vi ne bezonas kuraĝon aŭ eĉ cerbon sendi la destrojeron, ĉar vi nur efektivigas la ordonojn de viaj politikaj mastroj!

 

    Tio estas sofismo. Mi pensas, ke vi meritas rekonon por riskado de vivoj de viaj maristoj, ĉar vi ne certis, ĉu la ĉinoj evitos vian destrojeron. Ĉu vi memoras la aerokolizion okazinta inter via spion-aviadilo EP-3 kaj ĉina ĉasaviadilo J8 en la 1a de aprilo 2001? Neniu vidis, ke iu venis kaj iu ja mortis ---- la ĉina piloto, majoro Wang Wei. La aviadilo EP-3 devige alteriĝis en Hainan kaj ĝiaj 24 teamanoj estis arestitaj kaj pridemanditaj. Pekino, regata de pli milda prezidanto Jiang Zemin siatempe, liberigis la 24 homojn fine, kompensis al la familio de Wang kaj honorigis lin kiel heroon, "Gardisto de Teritoriaj Spaco kaj Akvoj".

 

    Ĉifoje, post tiom da provokoj, neniu povus garantii, ke ĉinoj ne sendu kelkajn "fiŝŝipojn" eĉ ŝipojn de marborda gardistaro veturi trans la vojon de la destrojero USS William P. Lawrence kaj fari kolizion. Ne eblas? Frue en la 1980aj jaroj kiam la Malvarma Milito daŭris, sovetaj ŝarĝŝipoj faris ĝuste tion ---- ili forte koliziis kontraŭ la usona marŝipo en Mediteraneo por okupi akvojn. Ĉinaj komentistoj diris publike pri imito de sovetanoj lastatempe. Eble ĉinoj bezonas alian heroon!

 

    Vi pli bone scias ol aliaj sur la planedo, ke Ĉinio neniam rifuzis liberecon de navigacio nek montris ian ajn deklaron por minaci tiun rajton, kaj Usono ne povas fari tian ekzemplon. Kompreneble Vaŝingtono evitos tion ---- kial detrui bonan pretekston per fakto - kaj diros anstataŭe, ke ĝi ne povas permesi la akvojn depostulitajn de Ĉinio en naŭ-punkta linio, kiu estis desegnita en la Suda Ĉina Maro, ne esti defiita.

 

    Vi diros, sendube, ke ĉinoj militecigas aerodromojn kaj aliajn instalaĵojn, kaj tiel ili minacas ĉiujn landojn en la regiono. Estas troigo por la sinjoro, kiu devenas de supera oficiro el la lando, kiu funkciigas 800 militbazojn aŭ militinstalaĵojn en pli ol 60 landoj, kaj kelkaj el ili ja estas ĉe la sojlo de Ĉinio!

 

    Baza linio? Potenco estas rajto. Usono malhelpas la leviĝon de Ĉinio kaj malebligas ĝin defii la dominon de Usono, se ĝi ne estas hegemonio. Ni komprenas. Do bonvolu ĉesigi parolon pri altaj principoj kaj internacia leĝo.

 

(El la ĵurnalo Straits Times, la 29an de majo 2016)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments