El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venas la Drakboata Festo

| 2016-06-08
Bookmark and Share

    Nun aromas la folioj por fari zongzi-ojn kaj alvenas la Drakboata Festo. Ĉinio pretas por ĝin festi per manĝado de zongzi-oj, remado de drakboatoj, farado de bonodoraj saketoj kaj pendigo de artemizioj.

 

    La 7-an de junio, sub la gvido de instruistoj, lernantoj de la multnacia elementa lernejo de la urbo Hohhot, ĉefurbo de Interna Mongolio en norda Ĉinio, faris bonodorajn saketojn kun riĉaj koloroj.

 

    La 6-an de junio zoologia ĝardeno de sovaĝaj bestoj de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio pretigis bongustajn bambuŝosojn kaj drakboatan ludilon por grandaj pandoj por ke ankaŭ ili ĝuu la feston.

 

    La 6-an de junio pli ol 3 mil elementlernejanoj de la urbo Qinzhou de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtomona Regiono en suda Ĉinio kolektiĝis sur la urba placo kaj kune laŭtlegis klasikaĵojn. Tio ebligis al la infanoj tuŝi la historiecon kaj kulturecon de la festo.

 

    La 5-an de junio vilaĝanoj de Yigao de la urbo Huzhou de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio kune faris zongzi-ojn en malnova domo, celante sperti la tradician vivon kiel bonvenigon de la festo.

 

    La 4-an de junio la nacianoj de Han kaj Ŝe anticipe festis la Drakboatan Feston kun turistoj en la tradicia ŝe-a vilaĝo de la urbo Fuding de la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio.

 

    Lastatempe en la urbo Yiwu de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio okazis konkurso pri farado de zongzi-oj. La aranĝo altiris plurdekojn da personoj el Svedio, Kanado, Kolombio, la Korea Respubliko, Hindio, Bolivio kaj aliaj landoj. En la konkurso ili pli bone ekkonis la kutimojn de la festo, ĝuis la faradon de la bongustaĵo kaj sentis la apartan tradicion de Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments