El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kontraŭdroga agado en Humen de Ĉinio

| 2016-06-08
Bookmark and Share

Teksto de Yue Qing

Foto de Zhu He

 


Drogbruligo surloke, malantaŭ armita policano
 

    Okaze de la 177a datreveno de Bruligado de Opio en Humen, en la 3a de junio, kaj la Internacia Tago kontraŭ Misuzado kaj Ŝakrado de Drogoj, en la 26a de junio, la provinco Guangdong en suda Ĉinio startigis aktivadon pri kontraŭdrogo cele pluapaŝe popularigi kaj diskonigi inter junuloj kaj adoleskantoj sciojn pri damaĝo kaŭzita de kaj prevento kontraŭ drogoj.

 

    Intertempe, oni projekciis videojn pri Bruligado de Opio en Humen por reaperigi la historion kaj diskonigis ĝin en la formo de melodramoj por montri seriozan damaĝon de drogo por individuoj, familioj kaj socio. En la malferma ceremonio, aro da drogoj estis nuligita surloke.

 

    Adoleskantoj, policanoj, volontuloj kaj reprezentantoj el diversaj rondoj manifestis pli ol 300 mil subskribojn por la ĉeftemo "Ami vivon kaj sentoksan junecon", iniciatante "Disvolvi la spiriton de Bruligado de Opio en Humen, ami la vivon kaj rifuzi la drogojn."

 

    Tiumonate, la provinco organizos serion da enhavoriĉaj kaj diversformaj aktivadoj kontraŭdrogaj, plifortigos edukadon kontraŭ drogoj en lernejoj, plene disvolvos, pere de konkretaj agoj kaj rimedoj, avantaĝojn kaj funkciojn de lernejoj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments