Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

UEA: Komitatanoj B sen balotoj

| 2016-06-13
Bookmark and Share

 

    Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B kiuj ekoficos en la 101a Universala Kongreso de Esperanto. El la ok personoj kiuj kandidatiĝis por la ses lokoj, intertempe du retiris siajn dokumentojn. Tio signifas ke la ceteraj estas rekte elektitaj al la Komitato, la supera organo de la Asocio.

 

    En la jaroj 2016-2019 la individuajn membrojn en la Komitato reprezentos

 

    Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo),

    Mark Fettes (Kanado),

    Maritza Gutiérrez González (Kubo),

    Stefan MacGill (Hungario),

    Barbara Pietrzak (Pollando),

    José Antonio Vergara (Ĉilio).

 

    Ilia oficperiodo komenciĝos samtempe kun tiu de la cetero de la Komitato, en la unua tago de la 101a UK en Nitro. Johan Derks (Serbio) kaj Roy McCoy (Nederlando) rezignis pri la kandidateco.

 

    Krom la ses menciitoj, la Komitaton konsistigos la komitatanoj A, kiujn nomumos la landaj asocioj kun almenaŭ 100 membroj, la aliĝintaj fakaj asocioj (po 1) kaj la junulara sekcio TEJO (2). Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la komitatanoj A kaj B povas kompletigi la Komitaton, alelektante komitatanojn C. En Nitro la tuta Komitato elektos el siaj membroj la Estraron de UEA.

 

    En 2013 estis elektitaj ses komitatanoj el sep kandidatoj, en 2010 por ses postenoj kandidatiĝis 16 personoj. En 2007, same kiel ĉi-jare, la balotoj ne okazis: tiam estis kvin kandidatoj por ses lokoj kaj ĉiuj aŭtomate elektiĝis.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments