El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua homporta senpilota aviadilo en la mondo estos testita en Nevado

| 2016-06-13
Bookmark and Share

 
    La 9-an de junio ŝtatoficisto de Nevado en Usono konfirmis, ke EHANG-184, la unua homporta senpilota aviadilo en la mondo, estos testita en la ŝtato Nevado. Tiu ŝtato helpos la ĉinan kompanion de senpilota aviadilo EHANG ricevi aprobon de la Federacia Aviada Administracio de Usono por komerca funkciado de tiu senpilota aviadilo.

 

 
    Tom Wilczek, komisaro pri aviado kaj nacidefenda industrio de la ŝtatestra oficejo de Nevado por "ekonomia disvolvado", informis en la sama tago, ke lia departemento, la Nevada Esplora Instituto de Aŭtomata Sistemo kaj la EHANG-a Intelekt-Teknologia Kompanio de Kantono subskribis "historian" interkonsenton, starigis partnerajn interrilatojn kaj faros kunlaborojn en fluga testado de homportaj senpilotaj aviadiloj kaj ilia esplorado.

 

 
    Kun 8 helicoj, 4 etenditaj brakoj kaj formo de helikoptero, la aviadilo EHANG-184, povas enteni unu pasaĝeron.

 

 
    La unua homporta senpilota aviadilo en la mondo, farita de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments