El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel trakti la diferencojn pri la Suda Ĉina Maro?

| 2016-06-13
Bookmark and Share


La artikolo verkita de Cui Tiankai estis origine eldonita en Bloomberg-retejo en la 1-a de junio.
 

    Cui Tiankai, ĉina ambasadoro en Usono, publikigis sur la retpaĝo de Bloomberg artikolon kun la titolo Kiel trakti la diferencojn pri la Suda Ĉina Maro?, klarigante la principon kaj sintenon de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro kaj respondante la atentojn de la internacia komunumo pri tiu problemo.

 

    La diferencoj inter Ĉinio kaj Usono pri la Suda Ĉina Maro jam kaŭzis atenton kaj eĉ angoron. Sed en Usono kaj aliaj lokoj ankoraŭ ekzistas malĝustaj perceptoj pri la agado kaj intenco de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro. Nun la plej urĝa tasko estas koni la fakton kaj ĝuste kompreni la intencon de Ĉinio por eviti veran danĝeron kaj konsekvencojn kaŭzitajn de miskomprenado. La problemo en la Suda Ĉina Maro estas pri teritoria kaj mara jurisdikcioj kaj Ĉinio nur konservas kaj defendas siajn legitimajn teritoriajn kaj marajn rajtojn.

 

    Kelkaj homoj proponis, ke Ĉinio obeu la Konvencion de UN pri Mara Juro kaj konsentu al la internacia arbitracio proponita de Filipinoj. Sed tiuj samaj homoj samtempe neas la legitimajn rajtojn de Ĉinio sub la konvencio, kiu ne kovras suverenecon kaj teritorion, tamen la arbitracio ĉefe temas pri ambaŭ problemoj. Ĉinio nek partoprenos nek akceptos la arbitracion, ĉar ĝi opinias, ke la tribunalo ne havas jurisdikcion en tiu kampo. Estas ironie, ke Usono uzis la konvencion kontraŭ Ĉinio, tamen ĝi mem ne ratifikis ĝin.

 

    La politiko de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro estis krude miskomprenata kiel strategia movado por defii la dominadon de Usono en la Azi-Pacifika Regiono kaj en la mondo. Fakte, Ĉinio konsekvence strebas por regiona kunlaboro, kaj respektas la usonajn ĉeeston kaj legitimajn interesojn en la Azi-Pacifika Regiono. Restas neŝanĝite, ke Ĉinio delonge postulas kontroli kaj eventuale solvi la disputojn pri la Suda Ĉina Maro per rektaj intertraktadoj kun koncernaj landoj.

 

    Ĉinio kaj Usono ja havas grandajn diferencojn, sed ankaŭ gravajn komunajn interesojn. Ambaŭ flankoj konservas regionajn pacon kaj stabilecon, subtenas liberecon en navigacio kaj superflugado laŭ internacia juro, kaj aprobas solvi disputojn per pacaj intertraktadoj kaj diplomatiaj dialogoj. La regiono ne devus iĝi konkurantejo de Ĉinio kaj Usono. Fakte, la du flankoj havas signifan potencialon de kunlaboro en tiu ĉi regiono kaj aliaj lokoj de la mondo.

 

    Nun ambaŭ, Ĉinio kaj Usono, montras la politikan volon bone trakti la diferencojn kaj konservi la situacion sub kontrolo. La du flankoj daŭre interparolos. La ĉina flanko pretas labori en konstruktiva maniero kaj esperas, ke Usono havos la saman sintenon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments