El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio peticias aliĝon al Internacia Organizo pri Migrado

| 2016-06-14
Bookmark and Share

 

    La 13an de junio Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en regula konferenco, ke Ĉinio jam prezentis peticion pri aliĝo al la Internacia Organizo por Migrado, esperante esti membro de la organizo kaj ludi pli grandan rolon.

 

    Lu diris, ke tiumatene en Pekino ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Wang Chao renkontis kun vizitanta ĝenerala direktoro de la Internacia Organizo por Migrado William Lacy Swing, kaj prezentis al li la peticion subskribitan de la ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi. Swing esprimis varman bonvenon kaj laŭdon pri tio.

 

    Lu diris, ke la Internacia Organizo pri Migrado estas la plej grava interregistara organizo en la kampo de migrado. Ĝis majo 2012 ĝi havis 146 membrojn kaj 13 observantojn. En 2001 Ĉinio fariĝis observanto de la organizo, kaj poste la du flankoj havis pragmatan kunlaboron en kapablokonstruo de administro pri migrado kaj konsula protekto. La organizo donis helpojn al ĉinaj civitanoj suferantaj pro militoj en Sirio kaj Mikronezio. Ĉinio havas grandan loĝantaron kaj estas granda lando en migrado. Se Ĉinio fariĝos membro de la organizo, ĝi ludos pli gravan rolon, dediĉos saĝon kaj akcelos internacian kunlaboron en migrado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments