Junio: monato de tradiciaj festoj en Ĉinio kaj Brazilo

| 2016-06-15
Bookmark and Share

    Ĵus okazis en Ĉinio la Drakboata Festo, kiu daŭras tri tagojn. La plej populara rakonto pri ĝia origino ligiĝas al la poeto kaj ministro Qu Yuan, kiu vivis antaŭ pli ol du mil jaroj. Kondamnita al ekzilo pro akuzo pri perfido pro sia kontraŭa opinio al partopreno en alianco kun Qin-ŝtato, li restis en suda Ĉinio dum tri jardekoj, kaj sciinte pri la kapitulaco de sialanda ĉefurbo en la milito fare de Qin, li verkis sian faman poemon "Lamento por Ying" antaŭ sin ĵeti en Miluo-riveron. Sciantaj pri lia morto, lokanoj kuradis per boatoj por serĉi lian korpon, kaj ĵetis glurizon en la akvon por satigi la fiŝojn kaj eviti, ke ili manĝu la poeton. Pro tio, la tradicioj de tiu festo estas boatkuradoj kaj zongzi-o, glurizaĵo envolviĝinta en fragmitaj folioj kaj farĉita de peco da viando aŭ sekigita frukto.

 


Zongzi-o (supre) kaj Pamonha (malsupre): similaj aspektoj kaj kuirprocezoj

 

    Zongzi-o aspektas simile al brazila manĝaĵo el maizo nomita pamonha, kiu estas envolviĝinta en maizfolioj kaj kutime farĉita de fromaĝo, sed ankaŭ aliaj farĉoj kaj nefarĉita versio, troveblas. Ambaŭ manĝaĵoj estas bojligitaj en akvo kaj poste oni devas demeti fadenon kiu tenas la foliojn ĉirkaŭ la manĝaĵo. La manieroj faldi la foliojn ĉirkaŭ la manĝaĵo kaj envolvi ĝin per fadeno estas ekzakte la samaj, kvankam ekzistas variaĵoj! Pamonha, kvankam havebla dum tuta jaro, estas unu el la tipaj manĝaĵoj de la brazilaj juniaj festoj. Ĉu interesa koincido?

 

    Juniaj festoj okazas dum tuta junio en Brazilo, kutime sur stratoj aŭ placoj, kaj kvankam ili okazas dum la tuta monato, plejmulto de la festoj okazas en tri specialaj juniaj datoj ligitaj al katolikaj festoj: la 13-a (tago de Sankta Antonio de Padovo), la 24-a (tago de Sankta Johano la Baptisto) kaj la 29-a (soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo).

 

    Ekzistas kelkaj malsamaj teorioj pri la juniaj festoj en Brazilo: la plej evidenta fakto estas, ke ili okazas en junio, sekve nomiĝas juniaj. Alia populara versio ligas tiujn festojn al ilia eŭropa deveno: la festo de Sankta Johano, sekve temas pri festo Johana (portugale joanina), kiu laŭ paso de la tempo fariĝis konata kiel junia (junina). Laŭ alia teorio, ne tre populara, la nomo joanina origine estis Yuanina, rilate al ĉina provinco Yunnan.

 


Lanterno el papero: ĉina tradicio kiu fariĝis parto de la festoj de Sankta Johano en portugallingvaj landoj

 

    Interesa tradicio de juniaj festoj en Brazilo kaj aliaj portugallingvaj landoj kaj regionoj estas la abundo de lanternoj el papero, tre similaj al tiuj, kiujn oni trovas en Ĉinio. Ili estas popularaj en Yunnan jam de longa tempo, kaj komerca kontakto kun Portugalio disigis la lanternojn tra la mondo.

 

    Nemankebla en junia festo estas la lignofajro, tradicio heredita de antikva eŭropa pagana kutimo bruligi lignon por festi la someran solsticon. Sekve la katolika eklezio sukcesis kristanigi tiun simbolon ligante ĝin al biblia epizodo: laŭ kristana kredo, Izabela, patrino de Sankta Johano, uzis lignofajron por averti sian kuzinon Maria pri la naskiĝo de la bebo.

 


Brazila paperbalono ornamita per pluraj malgrandaj paperlanternoj: belega arto

 

    La uzo de lanternoj kaj piroteknikaĵoj venis poste, verŝajne pro ĉina influo. Lanternoj avertas homojn pri la festo, kaj la piroteknikaĵoj bruas por veki Sanktan Johanon. Similaĵoj inter brazilaj kaj ĉinaj lanternoj estas okulfrapaj, sed en Brazilo la afero evoluis tiel, ke kreiĝis hobio disvolvi belajn kaj grandajn lanternojn, konataj kiel paperbalonoj, ornamitaj per banderoloj, lumŝildoj kaj eĉ piroteknikaĵoj, kiuj eksplodas en la aero. Bedaŭrinde incendioj kaj akcidentoj kaŭzitaj de paperbalonoj, kaj ankaŭ la riskoj por aernavigado, rezultis en malpermeso de tiu tradicio, kiu tamen daŭre vivas.

 


Homoj dancas kvadrilon en brazila festo de Sankta Johano sub banderoloj kaj lanternoj: ĉu ĉina influo en la dekoracio?

 

    En Brazilo estas vintro dum junio, kaj pro tio la lignofajro estas tre konvena en festoj, ĉar ĝi varmigas la aeron. Ĉina Drakboata Festo okazas ankaŭ en junio, sed en Ĉinio estas somero, sekve agrabla epoko por boatkurado kaj promenadoj en parkoj. Dum la feritago mi sentis min tre sola kaj subite konstatis tion, ke preskaŭ ĉiuj miaj konatuloj en Ĉinio aŭ vojaĝis aŭ havis aktivaĵojn kun familio. Mi iris al restoracio kun amikino kaj ĝi estis plena de ĉinaj familioj, kaj tio rememorigis min pri Kristnasko, kiam mi sentis min fremda en Ĉinio ĝuste pro tio, ke en Brazilo familioj kune celebras ĝin, dum ĉi tie nenio speciale okazas, sed finfine ambaŭ festoj, Kristnasko en Brazilo kaj Drakboata Festo en Ĉinio, okazas dum vintro kaj kunigas familianojn.

 

    Tipaj drinkaĵoj de tiu ĉi epoko en Brazilo estas varma spicvino, tradicio heredita de enmigrantoj el Eŭropo, kiu estas ŝatata en Ĉinio dum vintro, kaj Quentão (laŭlitera traduko: varmega), drinkaĵo farita de zingibro kaj aliaj spicaĵoj, kiu dekomence estis nur variaĵo de spicvino, sed pro la historia abundo de kaŝaso en granda parto de la lando, ĝi finfine anstataŭis la vinon kaj sekve ŝanĝiĝis kaj la gusto kaj la aspekto de la drinkaĵo. Zingibro kaj la aliaj spicaĵoj uzataj en tiuj drinkaĵoj, cinamo kaj kariofilo, populariĝis en Brazilo pro la komercaj rilatoj kun Azio dum kolonia epoko.

 


Quentão: tipa drinkaĵo de juniaj festoj

 

    Ju pli mi esploras pri la ĉina influo en brazila kulturo des pli mi miras pri la fakto, ke multaj brazilanoj tion eĉ ne suspektas. Dum longa tempo min turmentis la demando "ĉu brazilaj paperbalonoj devenas de ĉinaj lanternoj?", sed nur antaŭ nelonge mi sukcesis trovi fidindan fonton kiu konfirmas tion, sen doni detalojn. Tio montras ke brazila socio historie neglektis la kontribuojn de Ĉinio por sia kulturo, verŝajne pro la kutima sinteno de brazilanoj kiel popolo rezultita de miksaĵo inter eŭropanoj, indiĝenoj kaj afrikanoj, oni forgesis pri la azia influo, aŭ oni kredigas ke azia influo en Brazilo komencis en 1908 per la japana enmigrado, sed facile konstateblas ke ĝi komencis multe pli frue per ĉina enmigrado kaj komerco kun Ĉinio kaj aliaj lokoj en Azio.

 

    Dum la lasta jardeko kreskis en Brazilo la intereso pri Ĉinio, kaj tio kreas favoran venton por remalkovro de la forta historia ligo inter ambaŭ popoloj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments